Péter Magyar (juristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Magyar (juristo)
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1981 (1981-03-16) (43-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj anglagermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Katolika Universitato Pázmány Péter
Familio
Edz(in)o Judit Varga (juristo)
Parencoj Pál Erőss
Okupo
Okupo advokato • politika aktivisto • diplomato
vdr

Péter Magyar [madjar], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Magyar Péter estas hungara juristo, politikisto, diplomato. Lia edzino estis Judit Varga (juristo) inter 2006-2023.

Péter Magyar naskiĝis la  16-an de marto 1981(nun 1981-03-16) en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Magyar studis juron en sia naskiĝurbo kaj Hamburgo, fine li akiris diplomon en Katolika Universitato Péter Pázmány en 2004. Inter 2002-2024 li estis membro de Fidesz. Li komencis sian profesian karieron en la Ĉefurba Kortumo, sed post trapaso de siaj pliaj juraj ekzamenoj li laboris en la internacia jura profesio, kie li helpis multnaciajn firmaojn investi en Hungario. Inter 2010-2019 li estis diplomato en Eŭropa Unio. Hejmenveninta li ricevis postenojn dank' al Fidesz kaj eble sia edzino, kiu estis jam ministro. En 2024 pro skandalo rezignis Katalin Novák kaj Judit Varga, poste Magyar abrupte aperis en la vasta publiko (ĝis tiam li estis ĉiam en la fono) kaj rezignis pri ĉiuj postenoj kaj taskoj. Samtempe li deklaris, ke li establos movadon, eĉ partion. Marŝo de li kunvokita estis la plej granda en la lasta jardeko. Laŭ opinisondoj li forprenis voĉojn ne nur de Fidesz, sed ankaŭ de ĉiuj aliaj partioj, eĉ de Duvosta Hundopartio.

Li estas patro de tri infanoj, kiuj restis ĉe la patrino (Judit Varga). En la lastaj jaroj de la geedziĝo kvereloj okazis. Magyar sekrete registris longajn babiladojn dum la edza vivo. Varga ofte parolis pri politikaĵoj, foje eĉ ŝtatajn sekretojn. Magyar transdonis la sonbendojn al prokuroro, kiu nun ekzamenas ilin.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]