Paladj-Komarivci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paladj-Komarivci
ukraine: Паладь-Комарівці, ruse: Комаровци, hungare: Palágykomoróc
vilaĝo
Oficiala nomo: Паладь-Комарівці
Lando Ukrainio Ukrainio
Provinco Transkarpata provinco
Distrikto Uĵhoroda distrikto
Historiaj regionoj Supra Hungarujo, Karpata Rutenio, Ĉeĥoslovakio
Administras Mali Selmenci
Situo Paladj-Komarivci
 - alteco 102 m s. m.
 - koordinatoj 48° 31′ 38″ N 22° 10′ 26″ O / 48.52722 °N, 22.17389 °O / 48.52722; 22.17389 (mapo)
Areo 2,03 km² (203 ha)
Loĝantaro 834 (2001)
Denseco 410,84 loĝ./km²
Fondita 1828
Horzono MET (UTC+2)
 - somera tempo MET (UTC+3)
Poŝtkodo 89431
Telefona antaŭkodo +380 (312)73-56-xx; (312)73-50-xx
Situo de Uĵhorodo enkadre de Ukrainio
Situo de Uĵhorodo enkadre de Ukrainio
Situo de Uĵhorodo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Transkarpata provinco
Situo enkadre de Transkarpata provinco
Situo enkadre de Transkarpata provinco
Vikimedia Komunejo: Palad-Komarivtsi

Paladj-Komarivci (ukraine Паладь-Комарівці ruse Комаровци (komarovci), hungare Palágykomoróc) estas malgranda vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Uĵhorodo. Ĝis 1995 la ukraina nomo estis Комарівці (komarivci). Ankoraŭ 2 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Paladj-Komarivci situas sur ebenaĵo, Uĵhorodo troviĝas 16 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1325 en formo Polad. Longe estis du vilaĝoj Palágy kaj Komoróc, kiuj fine unuiĝis. Post la mezepoko ĝi foje apartenis al Habsburga Imperio, foje al Transilvanio. La vilaĝnomo ofte rolas en romano "Stranga Geedziĝo" de Kálmán Mikszáth. En 1910 loĝis en Palágykomoróc 342 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 Palágykomoróc apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Veľké Kapušany, poste al Ĉeĥoslovakio. Palágykomoróc rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ekde 1945 Paladj-Komarivci apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Nun loĝas en Paladj-Komarivci 927 da homoj, (747 hungaroj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]