Pedro Pérez-Clotet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedro Pérez-Clotet
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1901 (1901-11-30)
en Villaluenga del Rosario
Morto 30-an de novembro 1965 (1965-11-30) (64-jaraĝa)
en Ronda
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pedro Pérez-Clotet[1] (Villaluenga del Rosario, provinco Kadizo, 1902 - Ronda, 1966) estis hispana verkisto apartenanta al la Generacio de la 27-a, foje atribuita al Generacio de la 36-a.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis en lernejo de jezuitoj de Puerto de Santa María, en kiu studis ankaŭ Rafael Alberti, Juan Ramón Jiménez, Fernando Villalón kaj Pedro Muñoz Seca. En la Universitato de Sevilo li estis lernanto de Pedro Salinas kaj kolego de Luis Cernuda kaj Joaquín Romero Murube. En 1925 li alvenis al Madrido cele al doktoriĝo. Tie li partoprenis en literaturaj babilrondoj de Juan Ramón Jiménez, kaj post sia disertacio pri Política de Dios, de Quevedo, li dediĉis sin al literaturo. En Malago oni presis lian unuan libron, Signo del alba, en 1929.

Tra sia amikeco kun Cernuda, Pérez-Clotet partoprenis en la projektoj de Misiones Pedagógicas en la Grazalema.[2] En 1932 li fondis la poezian revuon Isla, en kiu kunlaboris Vicente Aleixandre, Emilio Prados, Fernando Villalón, Miguel Hernández, Jorge Guillén, Gerardo Diego, Dionisio Ridruejo, José María Pemán, Luis Rosales, José Antonio Muñoz Rojas, Carmen Conde, Adriano del Valle...

Komence de la Hispana Enlanda Milito li aliĝis al la tendaro de Francisco Franco kiel terposedanto kaj brutobredisto, kaj tiukadre li estis nomumita urbestro de sia denaska vilaĝo. Poste li ekloĝis en Ronda, kaj li arigis gravan bibliotekon pri poezio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Li fakte nomiĝis Pedro Pérez Clotet, kaj en universitato ekuzis nomon Pedro Pérez-Clotet, kion poste postulis.
  2. Pedro Pérez Clotet alirita en 22a de marto 2017 en Misiones Pedagógicas (csic.es)


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pedro Pérez Clotet en la hispana Vikipedio.