Peter Lauremberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Lauremberg
(1585–1639)
"Anatomia corporis humani" verko de Peter Lauremberg, eldonita en 1665.
"Anatomia corporis humani" verko de Peter Lauremberg, eldonita en 1665.
Persona informo
Naskiĝo 26-a de Aŭgusto 1585
en Rostock, Sankta Romia Imperio
Morto 13-a de Majo 1639
en Rostock, Sankta Romia Imperio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Rostock
Universitato de Lejdeno
Universitato de Montauban
Familio
Patro Wilhelm Lauremberg vd
Infanoj Jacob Sebastian Lauremberg vd
Profesio
Okupo universitata instruisto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Peter Lauremberg (1585–1639) estis germana kuracisto, universitata profesoro, rektoro en la Universitato de Rostock kaj eldonisto pri medicinaj verkoj kaj aliaj diversaj topikoj. Li estis filo de la universita profesoro Wilhelm Lauremberg (1547–1612), frato de la matematikisto Johann Lauremberg (1590–1658) kaj patro de la historiisto kaj juristo Jakob Sebastian Lauremberg (1619–1668).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Laŭrenbergo studis medicinon kaj astronomion en la Universitato de Rostock, kie li gradiĝis en 1607. En la sekvanta jaro li komencis siajn medicinajn studojn en Lejdeno. Poste li vojaĝis al Francio kaj dum kelka tempo li loĝis en Montauban, kie li instruis filozofion en 1611. En 1614, tamen, li estis en Hamburgo kaj iĝis profesoro pri naturfilozofio ĝis 1620.

Tiam li reiras al Rostock kaj estis nomumita profesoro pri poetiko, en 1624. En 1633, li produktis enciklopedion sub la titolo "Pansophia, sive Paedia Philosophica", disvastigante la vorton "Pansophia" (kies signifo estas "universala konado") kiu estis adoptita de la ĉeĥa pedagogo Johano Amoso Komenio por proponi movadon kiu povas unuigi sciencon kaj religion. En 1635 li elektiĝis rektoro en la universitato de Rostock. Lia frato Johann Lauremberg ankaŭ estis profesoro pri poetiko en Rostock.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Wilhelm Lauremberg (1547-1612) lia patro
  • Johann Lauremberg (1590-1658) lia frato
  • Jakob Sebastian Lauremberg (1619-1668) lia filo

Referencoj[redakti | redakti fonton]