Peter Merseburger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Merseburger (2004)

Peter MERSEBURGER (naskiĝinta la 9-an de majo 1928 en Zeitz, mortinta la 15-an de februaro 2022 en Berlino[1]) estis germana ĵurnalisto kaj verkisto. Li furoris verkinte la unuan ampleksan biografion de kanceliero Willy Brandt.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de la pentristo kaj grafikisto Karl Erich Merseburger li trapasis la abiturientan ekzamenon en sia naskiĝurbo antaŭ ekstudo de germanistiko, historio kaj sociologio en Halle (Saale) kaj Marburg.

Li laboris kiel korespondanto kaj redaktoro ĉe Der Spiegel. De januaro 1967 ĝis aprilo 1975 Merseburger estris kaj moderigis la politikan televidmagazinon Panorama posteulante Joachim Fest. Ekde 1968 li estis paralele ĉefredaktisto kaj estro de la sekcio de nuntempa historio de Nordgermana Radio. Ekde 1977 li korespondantis kaj ĉefis en ARD-studioj en diversaj gravaj urboj: en Vaŝingtono (1977–1982), en Orienta Berlino (1982–1987) kaj en Londono (1987–1991).

Post retiriĝo el televidumado li estis liberprofesia verkisto vivante en Berlino kaj Francujo. Li estis membro de la germana PEN-klubo: tiam li ankaŭ al multaj konatiĝis per la skribo de biografioj pri Kurt Schumacher, Rudolf Augstein, Willy Brandt kaj Theodor Heuss.

Tombo lia troviĝas sur Heerstraße-tombejo en Charlottenburg-Wilmersdorf.[2] Lia filo Stephan Merseburger (* 1964) ankaŭ ĵurnalistas.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Brandt (maldekstre) intervjuate de Merseburger en la jaro 1969-a
  • Das politische Buch de Ebert-fondaĵo por biografio pri Kurt Schumacher (1996)
  • Deutscher Bücherpreis por biografio pri Brandt (2003)
  • Leuchtturm-Preis por biografio pri Augstein kaj la verkaro ĝenerale (2008)
  • honora civitaneco de Zeitz (2008)
  • Bundesverdienstkreuz, meritkruco de Germanlando (2018)

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]