Pitasch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pitasch
Blazono de Pitasch
Pitasch
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Ilanz
Koordinatoj  46° 43′ 48″ N 9° 13′ 12″ O / 46.73000 °N, 9.22000 °O / 46.73000; 9.22000 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 48″ N 9° 13′ 12″ O / 46.73000 °N, 9.22000 °O / 46.73000; 9.22000 (mapo)
Nombro de loĝantoj ??
Areo 10,79 km²
Alteco 1060 m super marnivelo
Poŝtkodo 7111
Komunumkodo 3578
Mapo de Pitasch

Pri la komunumo

Pitasch (prononcu pitaŝ) estas komunumo de la komunumaro Ilanz kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 107 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

La komunumo Pitasch situas sudoriente de la rivero Glogn (en germana lingvo Glenner), suda alfluanto de la Antaŭa Rejno. La kernvilaĝo situas sur teraso inter la valoj Val Renastga kaj Val da Pitasch. Krom la vilaĝo Pitasch mem la la komunumo apartenas la setlejoj Mulin da Pitasch, Matsch, Plauns, Cabiena, Runca kaj Scuntras.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Pitasch limas en nordo al Sevgein, en nordoriento al Riein, en oriento al Safien, en sudo kaj sudokcidento al Duvin, kaj en nordokcidento al Cumbel.

Lingvoj

La loĝantaro de Pitasch estas ĉefe romanĉlingva. Oni parolas en Pitasch la sursilvanan dialekton.

Trafiko

Pitasch situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Moulin da Pitasch, kiu situas ĉe la bordo de Glogn kondukas la kantona vojo de Valzo al Ilanz, sur kiu cirkulas poŝtaŭtolinio. Flanka poŝtaŭtolinio kondukas de Moulin da Pitasch supren al la terso, kie situas la vilaĝo Pitasch.

Historio

La unua dokumenta mencio de Pitasch datiĝas el la unua duono de la 9-a jarcento nome el la karolinga urbaro de la jaro 831 kiel Pictavi. En la jaro 960 parto de la rajtoj pri la preĝejo de Pitasch estis transdonitaj al la episkopo de Koiro. En la jaro 1526 Pitasch aliĝis al la reformacio. [1] [2]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Martin Bundi: Pitasch en Historia Leksikono de Svislando (2010-02-03)
  2. Fonto: Paĝo pri la preĝejo sur la retejo de Pitasch

Eksteraj ligiloj

Bildoj