Pluŝokresta garolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pluŝokresta garolo
Pluŝokresta garolo
Pluŝokresta garolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Cyanocorax
Specio: C. chrysops
Cyanocorax chrysops
(Vieillot, 1818)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Pluŝokresta garolo (Cyanocorax chrysops) estas specio de birdo de la familio de Korvedoj, kiu enhavas la korvojn, pigojn, garolojn ktp. Tiu specio estas de la genro Cyanocorax kiu karakteras pro kombino de nigro (ĉefe en kapo) kaj bluo (la korpo).

Tiu specio troviĝas en centra-suda Sudameriko en sudokcidenta Brazilo, Bolivio, Paragvajo, Urugvajo kaj nordorienta Argentino, inklude sudajn regionojn de la Amazona Baseno, borde de Pantanal.

Aspekto

Pluŝokresta garolo

Tiu estas tre bela kaj eleganta mezgranda birdo, kun supra malhela plumaro kun kremflavaj brusto kaj subaj partoj, simile al la Krispokresta garolo, sed ne tiom blankeca kiel tiu, sed pli flava; ankaŭ la fortika vosto estas kremkolora, sube kaj supre la fina duono. La kapo montras rimarkindan bildon, ĉar estas nigraj la beko, kapo, gorĝo, kolo (escepte malantaŭe) kaj supra brusto.

La tutan kronon kovras pluŝeca kresto (kiu nomigas la specion) kiu ne leviĝas longe kiel ĉe la Krispokresta garolo, sed etendiĝas sur la tuta kapo ekde la beko ĝis la nuko, kie ege kontrastas ĉar tie estas parto tre helblua aŭ arĝentblua, kiel ĉe la Viola garolo, sed ne tiom etenda.

Krome kontrastas en la nigra vizaĝo tre orflava iriso (de tie la sienca nomo C. chrysops kio signifas “ora” el la latinigita greka) kaj du bluegaj markoj: unu pli longa kaj angula el la bekobazo ĉirkaŭante la subokulon kaj la alia kiel marko super la okulo malantaŭe. La dorso estas el malhelblua al lavendoblua el la helega nuko kiu perdiĝas nuance ĝis la vosto fino kiu markiĝas helflave per rekta limo.

Distribuado

La teritorio de la Pluŝokresta garolo etendiĝas el la Suda Regiono kaj Urugvajo kaj alproksimiĝas al la marbordo de Suda Atlantiko, sed evitas la marbordon, alproksime nur je 400 al 150 km de la marbordo; la marborda strio etendiĝas 3500 km el San-Paŭlo sude al Rio Grande do Sul borde de Urugvajo. La interna teritorio pluas en nordokcidenta Urugvajo kaj etendiĝas nordokcidenten tra norda Argentino, Paragvajo kaj Bolivio, kaj tra la habitatoj de la pantanal kaj suda cerrado; la teritorio etendiĝas laŭ du branĉoj, nordokcidenten al norda Bolivio, kaj nordorienten al la rivero de la Amazona Baseno nome Tapajozo.

En la Amazona Baseno centra Bolivio estas la nordokcidenta limo de la teritorio, la alfluantoj de la nordonordorienta rivero Madejro; la alia teritorio ĉe la Guapore, (nordokcidenta alfluanto de la rivero Madejro), orienten al la limo Brazilo-Bolivio, kaj krome ĉe la naskiĝo de la rivero Tapajozo kaj kuniĝas oriente kun la alta fluo de la Ŝinguo.

Referencoj

Eksteraj ligiloj