Preĝejo Ĉieliro de Maria (Tereske)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria en Tereske
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria en Tereske
kristana preĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tereske
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Nógrád
diocezo Vác
dekanujo Érsekvadkert
paroĥo fondita en 1945, la zorganta paroĥo troviĝas en Rétság
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Ĉieliro de Maria estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Tereske (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko estis benediktana romanika abatejo, kiu estis menciita en 1219, sed oni supozas, ke ĝi ekzistis jam en la 11-a aŭ 12-a jarcentoj. Inter 1482-1484 ĝi estis trakonstruita kiel gotika kirko. Dum la turka erao la turkoj profitis ĝin moskeo, sed en la 1700-aj jaroj ĝi rekonstruiĝis jam kiel katolika kirko. Laŭ priskribo en 1711 ĝi havis 2 turojn. Renovigaj laboroj okazis en 1847, 1895 kaj 1915, intertempe nova turo konstruiĝis. Restaŭrado okazis inter 1969-1972, tiam oni trovis restaĵojn de la iama abatejo. La orgeno estis farita en 1935, ĝi estis trakonstruita en 1970.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en mezo de la vilaĝo. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, pli supre granda kvarlatera fenestro estas videbla. La plej supre la turo altiĝas, la turopinto estas piramida. La navo finiĝas en rektangula absido, kiu estas apogita per 2 pilieroj. Ankaŭ sakristio aliĝas al la absido. Sub la preĝejo estas kripto, kie estas entombigita hu:Szunyogh Xavér Ferenc. Interne estas videbla 10 metrojn larĝa fresko pri Ladislao la 1-a (Hungario) (pentrita inter 1330-1350), en la sanktejo pri Sankta Barbara kaj Sankta Ursulo de Kolonjo. Lili Árkayné Sztehló kreis la sanktejan fenestran vitrobildon. Malsupre estas ligna skulptaĵo pri Kristo el la 17-a jarcento.

Kermeso okazas la 15-an de aŭgusto.

Interno de la kirko

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.