Preĝejo Sankta Anna (Tompa)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Anna
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tompa (urbo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Bács-Kiskun
diocezo Kalocsa-Kecskemét
dekanujo Bácsalmás
paroĥo loke
Dato de konsekro 1912
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Károly Wágner
Konstrustilo novgotiko
Konstruado 18931905
Specifo
Longo 25 m
Larĝo 15 m (krucnavo); (ĉefnavo) 7,8 m
Alto 35 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 6422 Tompa (Bárómajor) Szabadföld utca 47.
vdr

La preĝejo Sankta Anna estas impona sakrala historia monumento en ekstera parto de urbo Tompa (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ eklezia fonto en tiu loko jam estis paroĥo en 1500, sed en tiu areo estis nur kampoj, bienoj, farmoj. Ĝis Traktato de Trianon la areo estis ekstera parto de Szabadka.

Barono Rédl heredis la biendomon en 1851, poste inter 1861-1863 li trakonstruis la kastelon, samtempe anstataŭ la kapelo li konstruis novgotikan kapelon ankaŭ por la publiko. La loĝantaro pligrandiĝis kaj en 1892 la kapelo estis malkonstruita kaj en la saman lokon estis konstruita pli bela kaj granda preĝejo inter 1893 kaj 1905. La paroĥo estis refondita en 1905. La du sonoriloj estis faritaj en 1904 kaj 1922, la orgeno ekfunkciis en 1893. La matrikulaj enskriboj komenciĝis en 1914.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola, sed iam ĝi estis apartenaĵo de la apuda kastelo. En mezo de la fasado la turo reliefas, plej malsupre la enirejo videblas. Super la enirejo estas la laŭkutima rondfenestro. La enirejo estas tra la turo. La navo havas ankaŭ pli malaltan krucnavon. La absido estas oklatera. Ankaŭ kapelo kaj sakristio aliĝas al la konstruaĵo. Inter la sakristio kaj kastelo estis iam koridoro, nuntempe nur la tegmento restis. La konstruaĵo havas apogkolonojn kaj la tegmento estas kovrita per majolikoj.

La preĝejo havis altvalorajn 59 graciaĵojn, kiujn oni liveris al Kalocsa en 1997, ĉar la kirko en la praktiko ne funkcias.

Kermeso okazas en la 26-an de julio aŭ en la plej proksima dimanĉo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.