Preĝejo Sankta Kruco (Bajót)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Kruco
Preĝejo Sankta Kruco en Bajót-Péliföldszentkereszt
Preĝejo Sankta Kruco en Bajót-Péliföldszentkereszt
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Bajót
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Komárom-Esztergom
diocezo Esztergom-Budapeŝto
dekanujo Bajót
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Kruco (origine hungare Szent Kereszt) estas romkatolika historia monumento, pilgrimloko en Hungario, en vilaĝo Bajót, en ties ekstera parto Péliföldszentkereszt.

Interno de la preĝejo
Orgeno
Domo Don Bosco

Historio[redakti | redakti fonton]

En la iama vilaĝo "Pél" estis kirko, kiu supozeble konstruiĝis en la 13-a jarcento. Ĝi ruiniĝis dum dominado de turkoj, poste laŭ eklezis fonto en 1700 la murrestaĵoj estis videblaj. Laŭ legendo en 1730 lama knabo trinkanta akvon el la fonto resaniĝis. En 1735 Ferenc Barkóczy konstruigis en la sama loko novan kirkon (oni profitis la restintajn ruinojn), en 1764 ankaŭ monaĥejon por la en:nazarene. Ili vivis en la monaĥejo inter 1763 - 1770, poste paŭlanoj ne longe, fine alvenis Salesianoj de Don Bosco ekde 1913. En 1950 la salesianoj estis forpelitaj, en 1992 ili rericevis la konstruaĵojn kaj ili vivas en la monaĥejo. La kirko estis renovigita en 1804.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola kune kun la malantaŭa monaĥejo inter arboj. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias. La plej supre ligna firstotureto altiĝas. La navo finiĝas en rektangula aŭ brikoforma absido, al kiu aliĝas aloj de la monaĥejo. La absido estas iomete pli mallarĝa, sed same alta, ol la navo. Interne la ĉefaltaro estis farita en 1763 el ruĝa marmoro. La instakaĵoj estis kreitaj plejparte en la 18-a jarcento, la galerio en 1743. Tie estas videblaj bildoj pri 12 sanktaj ermitoj, meze kun Jesuo. La pentritaj fenestroj estis pentritaj en 1944.

Monaĥejo[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo formas kvadraton kaj aliĝas simetrie al la absido. Inter la aloj ĝardeno troviĝas. En 1925 unu el la aloj ricevis etaĝon.

Aliaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Apud la monaĥejo estis konstruita altlernejo aŭ domo Don Bosco. Dum la socialismo ĝi estis ĉasdomo.

En 1943 estis konstruita etaĝa domo por pilgrimantoj, dum la socialismo estis lernejo por ministoj.

Oni konstruis ankaŭ kalvarion.

Kermesoj okazas en la 3-an de majo, 24-an de majo, 14-an de septembro kaj 20-an de oktobro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.