Preĝejo Sankta Ladislao (Búcsúszentlászló)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa kirko Sankta Ladislao
Aerfoto pri la kirko Sankta Ladislao kun la monaĥejo
Aerfoto pri la kirko Sankta Ladislao kun la monaĥejo
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Búcsúszentlászló
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Veszprém
dekanujo Zalaszentgrót
Statuso paroĥa kirko
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, baroko
Konstruado
Specifo
Alto 46 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La kirko Sankta Ladislao, nomata laŭ Ladislao la 1-a, reĝo de Hungario, estas romkatolika monumento historia en Hungario, en vilaĝo Búcsúszentlászló.

Aerfoto pri fasado de la kirko Sankta Ladislao kun la monaĥejo

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke Sankta Ladislao konstruigis la malgrandan romanikan preĝejon ankaŭ nun videblan kiel kapelo de Anĝeloj. Laŭ arkeologoj ĝi estis konstruita en la 12-a jarcento. En la 16-a jarcento la turkoj okupis la plenan regionon, la loĝantoj estis luteranoj. En 1694 Pál Széchenyi (ĉefepiskopo) donacis la preĝejeton al la alvenintaj franciskanoj, kiuj konstruis apude kirkon kun monaĥejo (Ignác Acsády konsekris ĝin en 1734). Pli frue ekde 1713 la loko iĝis signifa pilgrimloko, en 1720 la katolika grupo refondiĝis. En 1774 fulmo trafis la kirkon, en 1874 incendio okazis, sed la franciskanoj faris la renoviĝojn. La orgeno alvenis en 1882. La interna pentrado okazis en 1910. Dum la socialismo la franciskanoj estis forigitaj. En 1969 kaj 2001 la preĝejo renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Malantaŭa parto de la kirko aŭ la romanika kapelo
Flanko de la kapelo kun la enirejo

La konstruaĵo troviĝas sur malata monteto en mezo de la vilaĝo. La fasado estas malsimetria, ĉar flanke altiĝas la turo. En la fasado funkcias la enirejo, sed estas videblaj ankaŭ niĉoj, ene skulptaĵoj. Super la sanktejo estas alia malgranda turo, malantaŭ la sanktejo aliĝas la menciita kapelo de Anĝeloj. La absido estas rektangula, sed absido de la aliĝanta romanika kapelo estas duonronda. Sub la kirko estas kriptoj, kie oni metis kadavrojn de la monaĥoj. Interne la ĉefaltaro estis farita en 1734, ties bildo prezentas Sanktan Ladislaon. La navo havas 8 flankajn altarojn. La pilgrima skulptaĵo devenas el la 18-a jarcento.

Malantaŭ la kirko situas la sankta puto, kiun la pilgrimantoj uzas.

Kermesoj okazas la 27-an de junio, la 2-an de septembro, la 4-an de septembro, la 8-an de septembro, la 24-an de septembro, la 29-an de septembro.

Monaĥejo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa monaĥejo aliĝas al la flanko de la kirko kaj formas kvarangulon. La kvar aloj fermas internan korton.

Fontoj[redakti | redakti fonton]