Preĝejo Sankta Triunuo (Zalaháshágy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Triunuo
Interno de la preĝejo en Zalaháshágy
Interno de la preĝejo en Zalaháshágy
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Zalaháshágy
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Szombathely
dekanujo Zalaegerszeg
paroĥo zorgado el paroĥo de Salomvár
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko
Konstruado
Specifo
Enhaveco 400 personoj
Alto 23 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Preĝejo Sankta Triunuo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Zalaháshágy.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo konstruiĝis supozeble depost invado de la tataroj (1242). En fino de la 13-a jarcento oni konstruis la turon kaj okazis gravaj trakonstruoj. En la 16-a jarcento la protestantoj okupis la kirkon kaj uzis ĝin ĝis reokupo de la katolikoj en 1737. En tiu periodo ankaŭ la turkoj faris detruojn. En 1690 la turo kaj la sanktejo estis ruina. En 1746 oni konstruis barokan sanktejon, same larĝan, ol la navo. Triumfarko dividas la sanktejon de la navo. En 1860 oni konstruis sakristion kaj enmurigis la romanikan enirejon, fine oni konstruis pli novan enirejon. En 1863 Flóris Ferenc Rómer ekzamenis reliefon, kiu estas tre malofta kaj eble estas pli malnova, ol la kirko mem. Ĝi prezentas drakojn. La orgeno ekfunkciis en 1923. En 1975 arkeologoj trovis enmuritajn romanikajn fenestrojn. En 2006 restaŭroj okazis, ekde tiam pli bone estas videblaj la romanikaj partoj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Skizo pri la reliefo pri drakoj

La preĝejo situas sola en mezo de la vilaĝo, sur montetopinto. La fasado tuŝas la trotuaron, sed la ceteraj partoj situas en korto. Ankaŭ ŝtona kruco kaj monumento pri falintoj estas videblaj en la korto. En mezo de la fasado la kvadrata turo plene reliefas, ĉe piedo de la turo la enirejo funkcias. La navo finiĝas en kvadrata absido. Ĉe la finaj anguloj po unu pilieroj apogas la absidon. Interne la altara bildo prezentas Sanktan Triunuon.

Kermeso okazas en la dimanĉo de Sankta Triunuo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.