Preĝejo Sankta Vendelo (Dunavarsány)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Sankta Vendelo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Dunavarsány
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
dekanujo Dabas
paroĥo en la urbo ĉe Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Dunavarsány)
Dato de konsekro 1937
Arkitektura priskribo
Konstruado 1937
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Vendelo estas sakrala konstruaĵo en Hungario, en Dunavarsány, en loĝkvartalo Nagyvarsány [nadjvarŝAnj].

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri paroĥa kirko en 1332. Dum dominado de turkoj la kirko malaperis, forgesiĝis. En la sekvaj jarcentoj la katolikoj eklezie apartenis al Taksony. Pli vigla katolika vivo komenciĝis nur en la 20-a jarcento. Tiu malgranda kirko estis konstruita en 1937 kaj ĝi plene renoviĝis en 2011.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La simpla konstruaĵo situas sola en korto, sed antaŭe maldekstre ligna krucifikso, dekstre statuo estas videblaj. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo iomete reliefas, ene 2 sonoriloj loĝas. La enirejo funkcias tra la turo, pli supre ligna pluvŝirmilo estas, kiun 2 kolonoj tenas. La turpinto estas piramida. La fasado ne havas fenestrojn, nur la turo ĉe la supra parto. La navo havas krucnavon ĉe la fina parto. Ene koruso funkcias.

Kermeso okazas en la 20-an de oktobro aŭ en la sekva dimanĉo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.