Dunavarsány

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Dunavarsány (dunavarŝAnj) estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono de Ráckeve. Duna signifas Danubo.

Preĝejo de Dunavarsány

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo Budapeŝto-Beogrado, krome estas flankvojoj al la proksimeco. Spite la nomon la urbo mem ne estas laŭ la Danubo, sed estas feriejo apartenanta al la municipo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la tatara kaj turka atakoj la komunumo senhomiĝis, ŝvaboj refondis ĝin. La loko longe apartenis al Taksony. En 1946 la setlejo iĝis memstara vilaĝo, en 2004 urbo.

Vidindaĵo estas la preĝejo. Krom la Danubo estas lagoj por la fiŝkaptistoj.

Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]