Preĝejo Sanktaj Simono kaj Judaso (Simontornya)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sanktaj Simono kaj Judaso
Paroĥa preĝejo Sanktaj Simono kaj Judaso en Simontornya
Paroĥa preĝejo Sanktaj Simono kaj Judaso en Simontornya
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Simontornya
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Tolna
diocezo Pécs
dekanujo Tamási
paroĥo loke
Dato de konsekro 1768
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17281760
Specifo
Alto 45 m (turo)
Ligiloj
Adreso Simontornya, Szent István u. 4.
vdr

La preĝejo apostoloj sanktaj Simono Zeloto kaj Judaso Tadeo estas sakrala historia monumento en Simontornya (Hungario).

Monaĥejo

Historio[redakti | redakti fonton]

Depost fino de dominado de turkoj en 1694 franciskanoj alvenis kaj trakonstruis la moskeon al kirko, kiu supozeble estis la iama mezepoka katolika kirko. En 1702 oni fondis paroĥon. En alia loko oni konstruis novan kirkon inter 1728-1760, sed interne oni aranĝis diservojn ekde 1734. La ĉefaltaro estis kreita en 1768, la orgeno ĉirkaŭ 1770, trakonstruita en 1942. La murpentraĵoj estis pentritaj en 1775. Restaŭradoj okazis en 1944, sed poste militaj damaĝoj estiĝis, fine en 1973 la necesaj riparoj finiĝis. Novaj renovigaj laboroj okazis en 2002, fine en 2021 la tegmento renoviĝis.

Monaĥeja historio[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo estis konstruita same ekde 1728, sed post kelkaj jaroj ĝi finiĝis. En la 19-a kaj 20-a jarcentoj kelkfoje malgrandaj trakonstruoj okazis. En 1950 la monaĥoj estis forigitaj. En 2002 la fasado plene estis renovigita.

Krucifikso

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola kune kun la monaĥejo ĉe stratangulo laŭ la trotuaroj. La fasado estas simetria, se oni priatentas dekstre la krucifikson faritan en 1890. Meze malsupre la ornamriĉa enirejo estas videbla, la plej supre la turo altiĝas. En la turo origine estis 3 sonoriloj, nun nur 2. La fasado havas ankaŭ 2 fenestrojn teretaĝe kaj 3 fenestrojn en la etaĝo. La navo finiĝas en pli mallarĝa absido. Interne 8 altaroj troviĝas.

Monaĥejo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa konstruaĵo kun kelo rekte maldekstre aliĝas al la preĝejo same laŭ la trotuaro. La brikoforma konstruaĵo havas internan korton.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.