Preĝejo Senmakula Koncipiĝo (Sopron)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Senmakula Koncipiĝo
Preĝejo Senmakula Koncipiĝo en Sopron
Preĝejo Senmakula Koncipiĝo en Sopron
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sopron
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
Dato de konsekro 1864
Konsekrinto János Simor
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romantikismo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 70 sidlokoj
Alto 30 m (turo)
Ligiloj
vdr

La Ursulanina Preĝejo Senmakula Koncipiĝo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Sopron. Maldekstre situas la monaĥejo kaj dekstre la lernejo.

Monaĥejo-preĝejo-lernejo
Sanktejo de la preĝejo
La enirejo

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ alveno de la ursulaninoj en 1747 en tiu loko jam estis milda ligna preĝejo Sankta Kruco. Maria Tereza de Aŭstrio en tiu kirko aŭskultis meson en 1773 kaj en 1805 tie okazis ceremonio pri fondinto de la ordeno. Pli nova (nun videbla) preĝejo jam dediĉita al Senmakula Koncipiĝo estis konstruita en la sama loko inter 1862-1864. Dum la 2-a mondmilito ĝi ruiniĝis, sed en 1947 jam denove ĝi estis funkcikapabla. En 1999 la preĝejo estis renovigita.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo, preĝejo kaj lernejo situas kune laŭ trotuaro de placo. En mezo de la placo ornamputo estas videbla. La monaĥejo kaj preĝejo situas rekte, sed la lernejo jam rompiĝas jam 120°. Kaj la monaĥejo kaj la lernejo havas 2 etaĝojn. La tri konstruaĵoj samtempe estis konstruitaj.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

La fasado estas simetria, meze la ornamriĉa enirejo kun porĉo (arkitekturo) relifas, plej supre la oklatera turo altiĝas. En la turo 3 originaj sonoriloj loĝas, kiuj estas pli grandaj, ol la fenestroj, tial forigo de la sonoriloj povas okazi nur depost malkonstruo de la turo. Inter la enirejo kaj turo tre granda fenestro estas videbla. Resume 3 niĉoj ornamas la fasadon: meze Sankta Maria, maldekstre la ordena fondinto, dekstre Sankta Ursulo de Kolonjo. Interne la navo estas surprize mallonga, sed alta. La sanktejo estas oklatera. Estas ĉefaltaro kaj du flankaj altaroj. La mebloj estis faritaj en la 1860-aj jaroj.

Monaĥejo[redakti | redakti fonton]

Origine en tiu loko estis 2 loĝdomoj el la 17-a jarcento. La monaĥinoj aĉetis ilin, la unuan tuj post la alveno, la alian en 1752. Ili konstruis la novromanikan monaĥejon en la 1860-aj jaroj. Nuntempe ankaŭ eklezia muzeo funkcias interne.

Lernejo[redakti | redakti fonton]

Origine en tiu loko estis 2 barokaj loĝdomoj. La monaĥinoj aĉetis ilin en 1848. Oni trovis ruinajn restaĵojn de la romianoj en 1954. Nuntempe infanĝardeno, bazlernejo, gimnazio kaj kolegio funkcias interne. Nature dum la socialismo la ursulaninoj estis forigitaj.

Kermeso okazas en la 8-an de decembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Pli malnova foto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.