Preĝejo Vizito de Maria (Siófok)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Vizito de Maria
Panoramo de paroĥa preĝejo Vizito de Maria en Siófok
Panoramo de paroĥa preĝejo Vizito de Maria en Siófok
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Siófok
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
dekanujo Suda Balatono
paroĥo loke
Dato de konsekro 1904
Konsekrinto Károly Hornig
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Károly Csomay
Konstrustilo baroko, novromaniko
Konstruado 1739
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Siófok, Fő utca
vdr

La paroĥa preĝejo Vizito de Maria estas sakrala monumento historia (deklarita en 1997) en urbo Siófok (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko ekzistis paroĥa kirko dum la mezepoko, kiun la tataroj detruis en 1242. Poste ĝi rekonstruiĝis, sed denova detruo okazis fare de la turkoj en la 16-a jarcento. Post la turka erao en 1693 oni konstruis lignan kapelon, la paroĥo estis refondita en 1713. La nun videbla preĝejo (origine baroka) konstruiĝis en 1739 jam dediĉita al Vizito de Maria. Ĝi estis plene trakonstruita al novromaniko en la jaroj 1903 kaj 1904, la sanktejo iomete estis trakonstruita en 1980. La orgeno estis kreita en 1914, trakonstruita en 1990.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en malgranda korto, sed la fasado rekte estas atingebla el la ĉefstrata trotuaro. La fasado estas malsimetria, ĉar maldekstre la kvadrata turo altiĝas. Kaj la navo, kaj la turo havas po unu enirejojn laŭ la fasado. Kelkaj ŝtupoj kuras al la enirejoj en plena larĝo de la fasado. Tuj super la nava enirejo granda rozvitralo (kreita en ateliero de Miksa Róth) estas videbla. La konstruaĵo estas apogita en ĉiuj flankoj per ŝtupaj kolonoj. Alia enirejo funkcias en flanko de la navo, kie krucifikso kaj statuo videblas. La absido estas plurlatera, kiu estas pli mallarĝa kaj malalta, ol la navo. György Leszkovszky pentris la freskojn en 1790.

Kermeso okazas en la 2-an de julio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]