György Leszkovszky
György Leszkovszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Leszkovszky György |
Naskiĝo | 21-an de marto 1891 en Budapeŝto |
Morto | 1-an de marto 1968 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
György Leszkovszky [djordj leskovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Leszkovszky György estis hungara pentristo, altlerneja instruisto, restaŭristo.
György Leszkovszky [1] Arkivigite je 2018-05-25 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 21-an de marto 1891 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de marto 1968 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
György Leszkovszky frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon pri freskopentro en Reĝa Industriarta Lernejo en 1911. Liaj plej gravaj instruistoj estis Aladár Körösfői-Kriesch kaj Ignác Ujváry. Ekde 1913 li estis samloke asistanto, baldaŭ li akiris pli altajn instruajn rangojn. Krom la instruado li kreis freskojn, vitralojn, afiŝojn. En 1930 li havis stipendion. Dum la nazia erao li helpis al la judoj, tial li ricevis posmortan premion Justuloj inter la popoloj en 2016[1]. En 1946 li ne rajtis plu instrui (pro la oftaj preĝejaj laboroj), tial li estis restaŭristo. Li ricevis premiojn inter 1918-1943. Li havis edzinon.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- A falfestésről (1919)
- A freskó (1930)
- A falfestés problémái (1943)
El pentraĵoj kaj similaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]
- freskoj en preĝejoj de Alap, Alsószentiván, Balassagyarmat, Bodajk, Boldog, Dunaföldvár, Dunapentele, Enying, Kóka, Mosdós, Nagybajom, Pilisvörösvár, Salgótarján, Siófok, Luterana preĝejo (Sopron), Soroksár, Sümegcsehi, Süttő, Taszár, Preĝejo Sankta Antonio (Pasarét), Preĝejo Koro de Jesuo (Rákospalota)
- kasona plafono en preĝejo de Alag
- vitraloj en preĝejo de Nagykáta kaj Budapeŝto