László Kékesi (grafikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Kékesi
László Kékesi
László Kékesi
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1919 (1919-09-17)
en Szarvas
Morto 18-an de aprilo 1993 (1993-04-18) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy
Okupo
Okupo pentristo • grafikartisto
TTT
Retejo http://grafikusmuvesz.gportal.hu
vdr

László Kékesi [lAslO kEkeŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kékesi László estis hungara grafikisto, pentristo, ilustristo, afiŝisto, poŝtmarkoplanisto. Lia origina familia nomo estis eble Kadáncz (?).

László Kékesi [1] Arkivigite je 2018-05-24 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 17-an de septembro 1919 en Szarvas, li mortis la 18-an de aprilo 1993 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Kékesi frekventis lernejojn en sia naskiĝurbo kaj Pécel, poste li akiris pedagogian diplomon en Sárospatak. Li akiris plian diplomon en Industriarta Altlernejo en 1942. Liaj plej gravaj instruistoj estis Jenő Haranghy, Endre Domanovszky, György Leszkovszky kaj János Stein. Dum la 2-a mondmilito li pentradis plej ofte freskojn por preĝejoj ofte kune kun Lajos Márton (pentristo), sed li kreis ankaŭ vitralojn. Depost la mondomilito li kreis ankaŭ grafikaĵojn (akvafortoj, ekslibrisoj, linoleumaj grafikaĵoj). Inter 1956 kaj 1980 li laboris en presejo, ekde 1960 li ofte kreis poŝtmarkojn. Li pensiuliĝis en 1980, li ricevis premiojn inter 1963 kaj 1991. Li kuŝas en kripto de Preĝejo Sankta Stefano (Országút).

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

El liaj ilustraĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj preĝejaj laboroj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Földi paradicsom (ekslibriso)

Fontoj[redakti | redakti fonton]