Pri Musoj kaj Homoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pri Musoj kaj Homoj (1937)

Pri Musoj kaj Homoj (en:Of Mice and Men) estas novelo de John Steinbeck, unue eldonita en 1937, kiu rakontas la tragikan historion pri Georgo (en:George) kaj Lenĉjo (en:Lennie), du senhejmaj migrantaj bien-laboristoj en Kalifornio dum la Granda Depresio (1929—1939). La historio okazas en bieno kelkajn mejlojn for de Soledad en la Valo Salinas.

La titolo de la novelo[redakti | redakti fonton]

La titolo de la novelo aludas al verso en Skotlingva poemo de Robert Burns: La plej bone faritaj projektoj de musoj kaj homoj ofte fiaskas. Teorie, la muso estas Lenĉjo, kiu perdiĝas en la granda mondo en kiu li devas sin vivteni. La viro estas Georgo, kiu prenas la muson sub sian flugilon kaj montras al ĝi la vojon. Simile al reala muso Lenĉjo enkaĉiĝas estante en lokoj kie li devus ne esti, kaj farante aferojn kiujn li devus ne fari. Georgo tieas por esti la diciplinanto al la muso (Lenĉjo) ke li ne implikiĝu en tiom da ĉagreno.

Alian interpreton oni povas eltiri el la inspiraĵo kiun Burns prenis por la poemo. Burns estis pluganta kampon kiam li konstatis, ke la plugilo detruis muson kaj ties hejmon subteran en la kampo. La okazaĵo — la detruo de tiu muso kaj ĝia hejmo, kiam certe antaŭe ŝajnis al la muso, ke ĝian vivon ĝi jam bone aranĝis kaj antaŭplanis — igis lin kontempli pri la poveco de la plej bone planitaj ambicioj kaj esperoj de la muso, kaj de la viro, plejlarĝasence, fuŝiĝi de simpla fatal-ŝanĝo. La eventoj en la novelo fuŝas la esperojn, revojn, kaj ambiciojn de Lenĉjo kaj Georgo klarigitajn de la komenco, kaj fariĝas la ujo per kiu Steinbeck ilustras la temojn de la libro pri la stataĉo de la homaro kaj ties revoj.

Intriga resumo[redakti | redakti fonton]

Averto: Tio, kio sekvas, montras detalojn de la intrigo de la rakonto.

Lenĉjo estas granda, fizike forta viro kun menso de infano, kaj Georgo estas pli malgranda viro kun sprito rapida. Ili estas vagantaj bienolaboristoj kiuj veturadas kune serĉante haveblajn ŝancoj perlabori monon. Lenĉjo dependas de Georgo, kiel ankaŭ Georgo de Lenĉjo, ĉiajn malsamajn fojojn en ilia vetruado. La ideala celo de la plejo de bienlaboristoj estas akumuli iomegan monstokon kaj iamfine aĉeti bieneton, kaj sin vivteni dejl grazo dejl tejr' (en:"live offa the fatta the lan´.") Lenĉjon pelas al tiu celo la espero prizorgi la kuniklojn. Tamen, tiu celo ŝajnas nenio pli ol forega revo ĝis kiam Kandi (en:Candy), alia laboristo sur a bieno, ofertas kontribui sian monkonservaĵojn por partopreni la projektatan bieneton.

Sub la solsenteco kaj bazeco de la vivovojo kiun ili spertadas, la solidiĝanta espero de Georgo kaj Lenĉjo por sia propra bieno allogas ankoraŭ alian esperanton, Kruks (Crooks), ĉevaleja ulo Afrik-devena. Spite al iliaj plej bonaj klopodoj, la revo komencas disfali, tute fiaskante kiam Lenĉjo hazarde (kaj malgraŭvole) mortigas la edzinon de Kurli rompante ŝian kolon. Al si li diradas, Mi farita malbonaĵo. Mi farita denova malbonaĵo. Aŭguraĵo de tio troviĝis en la komenco de la novelo, ĉar ĉe la lasta bieno ĉe kiu ili laboris, Lenĉjo komencis tuŝi la robon de iu virino, kaj ili lin linĉontis ĝis kiam Georgo sin kaŝis kun Lenĉjo, kaj poste eskapis. Post la morto en liaj brakoj de la edzino de Kurli, Lenĉjo eskapas al la rivero kie antaŭe komenciĝis la rakonto, la loko kie Georgo lin konsilis sin kaŝi se li iam implikiĝos kaĉaĉen. (Rimarku la cirklan finon: ĝi sugestas, ke la laboristoj estas kaptitaj en la ciklo por ĉiam.

Por savi Lenĉjon de la venĝo de Kurli, kiu rezultigus multan doloron por Lenĉjo, Georgo rapide lin mortigas per pistolo Lugar kiun li antaŭe ŝtelis de Karlson (Carlson). Tion li faris per tio, ke li unue fordistris Lenĉjon per priskribo de ilia revo pri propra bieneto, kio forkaptas lian atenton kaj ebligas Georgon premi la pistolon ĉe la kapodorson de la nesuspektanta Lenĉjo kaj lin pafi. Slim, alia bienlaboristo, tiam forkondukas Georgon por iom drinki por trankviligi la nervojn. La lastan frazon de la novelo diras Karlson, la bienlaboristo kiu antaŭe mortigis la maljunan hundon d Kurli laŭ maniero simila al tiu de la mortigo de Lenĉjo (kio antaŭombreĥas ties morton). Li diras al Kurli, Nu kio je infero laŭ vi ronĝas ilin du ulojn? (en:"them two guys"), respegulante la fakton, ke ambaŭ figuroj neniam lernis la valoron de kompato.

Roluloj en "Of Mice and Men"[redakti | redakti fonton]

  • George Milton (Georgo) — Malhelhara biena mano. Li zorgas pri Lenĉjo kaj revas pri pli bona vivo. Lia familia nomo, Milton, aludas al John Milton, la aŭtoro de Paradise Lost (Paradizo Perdita). La temoj kaj titolo de tiu eposa poemo kontribuas al la temoj de Pri Musoj kaj Homoj — la perditaj esperoj kaj revoj de la homo. Ĉe la fino de la rakonto Georgo mortigas Lenĉjon per pafilo.
  • Lennie Small (Lenĉjo) — Veturas kun Georgo. Li estas giganta viro, kiu ne konscias la propran forton. Lia mens-mankeco obsedigas lin dorloti 'molajn' materialojn: Tio kompreneblas reprezenti lian bezonon je homa intimeco, kion montras lia obsedo pri kunikloj. Georgo kaj Lenĉjo estas la solaj figuroj kun kaj personaj kaj familiaj nomoj. Ironias lia familia nomo, ĉar ĝi estas Small (malgranda), dum li estas fizike ega viro. Lenĉjon mortigas Georgo per pafilo.
  • Candy (Kandi) — Estas ĝenerala asistanto kaj purigisto (en:swamper). Li iam antaŭe perdis la manon laborante sur la bieno. Apartenas al li tre maljuna hundo, kiun mortpafas Carlson (Karlson).
  • Curley (Kurli) — Malsimpatia kurbhara figuro. Estrido, li ofte faras batalojn kaj malamas homegojn, ĉefe Lenĉjon. Li faras batalon kun Lenĉjo neniale. Komence, Lenĉjo ne sin defendas kaj toleras la batadon, sed fine ekprenas kaj premfrakasas manon de Kurli.
  • Edzino de Curley (edzino de Kurli) — Juna belaspekta virino, kiun fojfoje la viroj nomas putino. La sola virino sur la vire orientita bieno, ŝi ne havas nomon. Ŝi ofte koketas kun la bienistoj kaj sekrete malamas sian edzon pro tio ke li konsideras ŝin sia trofeo. Kiel Georgo kaj Lenĉjo, ŝi havis revojn, kiuj iamfine frakasiĝas. Ŝin senvole mortigas Lenĉjo.
  • Slim (Slim) — La moralan mezurilon sur la bieno, ĉiuj aliaj figuroj respektas lin; li havas ĉioscian kaj ĉiopovan ĉecon. Kurli suspektas, ke li interpetolas kun lia edzino. Li helpas al Lenĉjo, ke tiun oni ne maldungu post lia batalo kun Kurli. Reĝido de la bieno. Li estas ektirŝnura mularestro, kiu scipovas konduki mularojn verŝajne senpene.
  • Crooks (Kruks) — La sola nigrulo sur la bieno. Oni diskriminacias kontraŭ li, kaj li devas dormi malantaŭ la ĉevalejoj. Eblas, ke li estas la plej inteligenta homo sur la bieno. Sed poste ni vidas iom el la diskriminacio forviŝita dum li ludas ĉevalŝuojn kun la aliaj bienlaboristoj (spite al tio ke li havas malrektan dorson). Kruks juĝas la homojn antaŭ ol li ilin bone ekkonas.
  • Carlson (Karlson) — Granda kaj malsentema viro. Li pafas la hundon de Kandi kaj ne komprenas emociojn kia kompato.
  • Whit (Ŭit) — Juna viro; entuziasma pri vivo sur la bieno, kaj regula vizitanto ĉe la bordelo.
  • La Estro — Aperas nur unufojon. Li estas patro de Kurli kaj mastrumas la bienon.
  • Aunt Clara (Onklino Klara) — La antaŭa zorgantino de Lenĉjo. Kvankam ŝi neniam rekte aperas, ŝi ludas ŝlosilan rolon. Ŝi estas la sola pozitiva ina figuro en la rakonto.
    Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto jen finiĝas.


Filmaj, televidaj aŭ teatraj adaptaĵoj[redakti | redakti fonton]

Filmaj versioj[redakti | redakti fonton]

El l novelo oni faris kvin filmojn:

Opero[redakti | redakti fonton]

Carlisle Floyd verkis operon surbaze de la novelo en 1970. La opero fierhavas La Rakontisto, karaktero, kiune troviĝas en la libro.

Dramoj[redakti | redakti fonton]

Adaptaĵoj por scenejo oni ankaŭ faris:

  • La dramon oni revivigis en Broadway-a produktaĵo de 1974 kun bona publicado. Stelulis Kevin Conway kiel Georgo kaj James Earl Jones kiel Lenĉjo. La bone konata sceneja aktorino, Pamela Blair ludrolis edzinon de Kurli en tiu produktaĵo.

Polimikaĵo[redakti | redakti fonton]

La novelon oni forbaris de diversaj bibliotekoj aŭ kursaroj de lernejon en Usono en 1993 kaj 1994 pro tio ke ĝi "propogandas eŭtanazion", sed ĝi restas deviga legaĵo en multaj aliaj Usonaj gimnaziaj kaj mezlernejaj kursoj pri la Angla. Ankaŭe, multaj studentoj studas la novelon por la GCSE pri Angla Literaturo en Anglio, Norda Irlando kaj Kimrujo, "Standard Grade" en Skotlando kaj la "Leaving Certificate" en Ireland. Ĝin oni studas ankaŭ en pluraj gimnazioj en Victoria, Australia kiel parto de la preparo por la VCE (Victorian Certificate of Education). Ĝi estas deviga Anglalingva teksto por la "International Baccalaureate Diploma Programme" kaj estas studata de Maltaj studentoj prenontaj nivelon A aŭ meznivelajn ekzamenojn pri la Angla por sia "Matriculation Certificate".

Pro la enhavo de la novelo ĝin ofte celis cenzuroj, kaj ĝi aperas en la listo de la Usona Asocio de Bibliotekoj (American Library Association) pri la 100 plej ofte defiataj libroj de 1990-2000 ĉe numero ses.[1]

Bagatelaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Pri Musoj kaj Homoj estis la unua provo de Steinbeck verki sian ĝenron, dramo-noveleto. Li volis verki novelon kiun oni povus surscenigi rekte de la teksto aŭ dramon kiu legeblus kiel novelo. Li konsideris tiun verkon malsuceso, en tio, ke li tion ne plenumis.
  • La hundo de Steinbeck manĝis fruan manuskripton de la novelo. Verŝajne ĝi tre malsimilis. [1].
  • La originala titolo de la libro estis Io Kio Okazis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]