Puĉo de la Sankta Silvestro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jean-Bédel Bokassa, kiu organizis la puĉon kontraŭ prezidanto Dacko.

La puĉo de la Sankta Silvestro[1] estis puĉo organizita de Jean-Bédel Bokassa, estro de la armeo de la Centr-Afrika Respubliko, kune kun liaj militoficiroj, kontraŭ la registaro de la prezidanto David Dacko. Ĝi okazis la 31-an de decembro 1965 kaj la 1-an de januaro 1966. Dacko, kiu estis kuzo de Bokassa, regis la landon ekde 1960, kaj Bokassa, unue oficiro en la franca armeo, sekve aniĝis al la centrafrika armeo en 1962. En 1965, la ŝtato spertis gravan krizon pro korupto kaj malrapida ekonomia disvolviĝo, dum ĝiaj landlimoj estis malrespektitaj de ribeluloj el najbaraj landoj. Dacko ricevis monhelpon el la komunista Popola Respubliko de Ĉinio, sed malgraŭ tio ne sukcesis solvi la problemojn de Centrafriko. Bokassa ekis plani la eksigon de la registaro : kiam Dacko lernis tion, li fondis ĝendarmaron estritan de Jean Izamo, kiu rapide fariĝis la plej fidita konsilanto de Dacko.

Kun la helpo de kapitano Alexandre Banza, Bokassa ekis la puĉon dum la Silvestro-nokto de 1965. Bokassa kaj liaj partianoj unue kaptis Izamo, enŝlosigante lin en karceron en Camp de Roux. La anoj de Bokassa sekve invadis la ĉefurbon, Banguon, kaj venkis la ĝendarmaron kaj aliajn rezistulojn. Post noktomezo, Dacko revenis al la ĉefurbo, kie li estis rapide arestita. Oni trudis lian demision kaj enkarcerigis lin en Camp Kassaï. Laŭ oficialaj raportoj mortis ok personoj dum la puĉo pro rezista agado. Fine de januaro 1966, Izamo estis torturita ĝis morto, dum Dacko estis ŝparita pro peto de la franca registaro, kiun Bokassa deziris kontentigi. Bokassa provis pravigi la puĉon kaj diris interalie, ke li celis savi la landon el la influo de komunismo: li tial rompis diplomatajn rilatojn kun Ĉinio. Dum la unuaj tagoj de la nova reĝimo, Bokassa malfondis la Nacian Asembleon, aboliciis la centrafrikan konstitucion kaj publikigis kelkajn dekretojn, kiuj malpermesis interalie almozpeton, poligamion kaj virinan cirkumcidon. Bokassa unue vane klopodis por ekhavi internacian agnoskon de la nova registaro. Post sukcesa renkonto kun la prezidanto de Ĉado, li tamen ricevis oficialan agnoskon el aliaj afrikaj nacioj kaj finfine el Francio.

Politika fono[redakti | redakti fonton]

En 1958, post kiam la Kvara Franca Respubliko ekkonsideris sendependigi plejmultajn el siaj afrikaj kolonioj, la naciista estro Barthélemy Boganda renkontis la francan ĉefministron Charles De Gaulle. Ili diskutis pri la kondiĉoj por la sendependigo de Ubangi-Ŝari, tiu estas la franca kolonia teritorio, kiu poste fariĝis la Centr-Afrika Respubliko[2]. De Gaulle akceptis lian peton, kaj la 1-an de decembro 1958 Boganda do proklamis la estigon de nova, aŭtonoma Centrafriko, cele al baldaŭa plena sendependeco[3]. Li fariĝis la unua ĉefministro de tiu aŭtonoma teritorio, kaj sekve ambiciis servi kiel la unua prezidanto de sendependa Centr-Afrika Respubliko. Li tamen mortis pro aviadilakcidento la 29-an de marto 1959, okaze de flugvojaĝo al la ĉefurbo Banguo[4].

La flago de la Centr-Afrika Respubliko.

Abel Goumba, la ĉefa kunlaboranto de Boganda, priskribita kiel "inteligenta, honesta kaj forte naciista"[5] de la historiisto Brian Titley en Dark Age: The Political Odyssey of Emperor Bokassa, tiam iĝis lia posteulo kiel ŝtatestro de CAR[6]. En majo 1959, unu monaton post la enoficiiĝo de Goumba, David Dacko proprigis al si la registaron. Dacko, eksa membro de la kabineto de Boganda kaj estro de la politika partio Movado por la Socia Evoluo de Nigra Afriko (MESAN), ĝuis la subtenon de la franca altkomisaro Roger Barberot, de la komerca ĉambro de Banguo kaj de la vidvino de Boganda, Michelle Jourdain[7]. Du monatojn poste, Dacko eksigis Goumba el lia nova posteno kiel ministro pri financoj. Goumba kaj Pierre Maleombho, eksa prezidanto de la Nacia Asembleo same eksigita de Dacko, forlasis la partion MESAN kaj organizis sian propran opozician partion, la Movado de Demokrata Evoluo de Centra Afriko (MEDAC), la 25-an de junio 1960[8]. La malnova revo de Boganda finfine realiĝis, kiam la Centr-Afrika Respubliko akiris formalan sendependecon el Francio la 13-an de aŭgusto 1960[9]. MEDAC iĝis sufiĉe populara, estis oficiale aprobita de Etienne Ngounio (la prezidanto de MESAN nomumita de Dacko)[10] kaj spertis mezgravan sukceson okaze de la baloto de la 20-a de septembro[11]. Sed Dacko konsideris MEDAC kiel ribeleman partion, kaj intencis malfondi ĝin : li rapide akiris el la Nacia Asembleo sufiĉan potencon por subpremi siajn kontraŭulojn laŭ iu ajn maniero, kiu plej konvenis al li. En decembro 1960, Dacko malfondis MEDAC, kaj Goumba estis arestita pro "provoko de tumulto per la kontesto de la potenco de Dacko"[11]. Goumba estis fine kondamnita al tutviva enkarcerigo, sed sukcese fuĝis kaj ekzilis sin al Francio.

La 1-an de januaro 1962, la kuzo de Dacko, Jean-Bédel Bokassa, forlasis la francan armeon kaj aniĝis al la centrafrika armeo kun rango de bataliona majoro[12]. Unu jaron poste, Bokassa fariĝis la ĉefmajoro de 500 soldatoj de la centrafrika armeo. Pro sia familia kaj amika rilato kun Dacko, sed ankaŭ pro sia sperto en la franca armeo, Bokassa kapablis rapide supreniri la militistajn rangojn, fariĝante la unua kolonelo de la centrafrika armeo la 1-an de decembro 1964[13].

Bokassa deziris pli videblan agnoskon de sia statuso kiel la estro de armeo : li emis aperi publike kun ĉiuj siaj militistaj medaloj, kaj dum ceremonioj li ofte provis sidiĝi tuj apud la prezidanto Dacko, por pruvi sian gravecon en la registaro[14]. Bokassa senĉese argumentis kaj kverelis kun Jean-Paul Douate, la registara responsulo pri etiketo, kiu riproĉis al li lian malrespekton de la korekta hierarkio ĉe la tablo de la prezidanto. Dacko unue opiniis, ke la aspiro de lia kuzo al potenco kaj oficiala agnosko estis amuza[14]. Malgraŭ freŝdata vico da afrikaj puĉoj, Dacko publike reĵetis la hipotezon, ke Bokassa iam provos proprigi al si la landon. Dum ŝtata vespermanĝo, li diris : "Kolonelo Bokassa nur volas kolekti medalojn, kaj li estas tro stulta por organizi puĉon"[15]. Aliaj membroj de la kabineto de Dacko tute kontraŭe rigardis Bokassa kiel gravan danĝeron por la reĝimo. La ministro pri internaj aferoj Jean-Arthur Bandio rekomendis, ke oni inkludu Bokassa en la kabineton : li tiel esperis kontentigi la ambicion de la kolonelo kaj samtempe rompi liajn rilatojn kun armeo[14]. Por eviti militistan puĉon, Dacko tamen fondis ĝendarmaron, novan militpolicon kun 500 agentoj estritaj de Jean Izamo. Oni cetere kreis prezidantan gardistaron kun 120 membroj, estritaj de Prosper Mounoumbaye[14].

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

La registaro de Dacko spertis certajn problemojn en 1964 kaj 1965 : ekonomio suferis pro stagnado, ŝtata burokratismo ekis disfali, kaj la landlimoj de Centrafriko estis senĉese malrespektitaj, aŭ de la anoj de Patrice Lumumba sude, aŭ de la ribeluloj de la Liberiga Armeo de la Sudana Popolo oriente[16]. Pro premo de la plej radikalaj membroj de MESAN, sed ankaŭ por trovi novajn subtenantojn kaj aserti la sendependecon de la centrafrika eksterlanda politiko, Dacko iniciatis diplomatajn rilatojn kun la Popola Respubliko de Ĉinio en septembro 1964[16]. Ĉina delegitaro, estrita de Meng Yieng kaj de aliaj agentoj de la ĉina reĝimo, tiam rondvojaĝis tra la lando, montrante propagandajn komunistajn filmojn al lokuloj. Iom poste, Ĉinio konsentis al la Centr-Afrika Respubliko senrentan prunton da unu miliardo da afrikaj frankoj (t.e. 20 milionoj da francaj frankoj)[17]. Tiu helpmono tamen ne sufiĉis, kaj ne preventis la riskon de baldaŭa financa krizo por la lando[16]. Alia problemo de la centrafrika registaro estis ege dissemita korupto[18]. Bokassa opiniis, ke li devis faligi la Dacko-reĝimon por forigi la influon de komunismo kaj solvi ĉiujn problemojn de la lando. Laŭ Samuel Decalo, eksperto pri afrika politiko, la persona ambicio de Bokassa tamen estis la plej grava elemento, kiu decidigis lin organizi puĉon kontraŭ David Dacko[19].

En julio 1965, Dacko sendis Bokassa al Parizo kiel parton de la centrafrika delegitaro por la nacia ceremonio de la 14-a de julio. La 23-an de julio ĉeestis Bokassa alian ceremonion pri la malfondo de la militoficira lernejo, en kiu li trejnis antaŭ kelkaj jardekoj. Li sekve intencis reveni al la Centr-Afrika Respubliko, sed Dacko malpermesis lian returnvojaĝon[16]. Bokassa dum la sekvaj monatoj provis akiri la subtenon de variaj amikoj en la franca kaj centrafrika armeoj. Dacko finfine cedis pro kreskanta premo kaj permesis en oktobro la revenon de sia kuzo. Bokassa poste asertis, ke Dacko cedis pro persona interveno de la franca prezidanto Charles de Gaulle, kiu liadire diris al Dacko la jenon : "Bokassa tuj revenu al sia posteno. Mi ne povas toleri la mistraktadon de mia militkompano"[20].

Rilatoj inter Dacko kaj Bokassa senĉese pliakriĝis. En decembro, Dacko aprobis buĝetan pliigon de la ĝendarmaro de Izamo, kaj samtempe reĵetis la proponitan buĝeton por la armeo de Bokassa[21]. Bokassa tiam malkaŝis al amikoj, ke ĝenis lin la konduto de Dacko, tiel ke li "planis puĉon"[15]. Dacko dume volis anstataŭigi Bokassa per Izamo kiel sia persona militista konsilanto, kaj intencis faciligi la rangaltiĝon de la oficiroj plej lojalaj al la reĝimo, je la malprofito de Bokassa kaj ties kunuloj[21]. Dacko tute ne kaŝis sian planon por formovi Bokassa : li ekzemple parolis pri tio al maljunuloj de la vilaĝo Bobangui, kiuj sekve informis Bokassa pri la danĝero. La kolonelo do konsciis, ke necesis agi kontraŭ Dacko kiel eble plej rapide : li tamen timis, ke lia 500-homa armeo ne sufiĉus kontraŭ la ĝendarmaro kaj la prezidanta gardistaro[21]. Li cetere projektis, ke Francio eble intervenus por helpi Dacko, kiel okazis post la puĉo de la 23-a de februaro 1964 en Gabono kontraŭ la prezidanto Léon M'ba : post kiam ili sciiĝis pri la puĉo el la gabona vicprezidanto, la franca registaro bezonis nur kelkajn horojn por sendi paraŝutistojn kaj restarigi la reĝimon de M'ba[21].

Bokassa ricevis gravan helpon el sia komplico kaj kunkonspiranto, la kapitano Alexandre Banza, kiu estris la militistan bazon Camp Kassaï nordoriente de Banguo kaj, samkiel Bokassa, antaŭe oficiis en la franca armeo tra la tuta mondo. Banza estis inteligenta, ambicia kaj lerta homo, kiu ludis gravan rolon por prepari la puĉon[21]. Jam en decembro, multaj observantoj antaŭflaris la baldaŭan tumulton : la personaj konsilantoj de Dacko avertis lin, ke Bokassa "montris signojn de mensa nestabileco", kaj estis arestinda antaŭ la realigo de sia puĉo[21]. Dacko tamen ne serioze atentis pri tiuj avertoj.

Puĉo[redakti | redakti fonton]

Mapo de la Centr-Afrika Respubliko.

Komence de la vespero de la 31-a de decembro 1965, Dacko foriris el la Palaco de la Renesanco por viziti la terenon de unu el siaj ministroj, sudokcidente de la ĉefurbo[21]. Je 22:30 laŭ loka horo (21:30 UTC), la kapitano Banza ordonis al siaj oficiroj komenci la puĉon : unu el liaj du kapitanoj devis submeti la gardistaron de la prezidanta palaco, dum la alia devis ekkontroli Radio-Bangui, por malebligi komunikadon inter Dacko kaj ties subtenantoj[22]. Bokassa telefonis el sia estrarejo al Izamo, petante ke li venu al Camp de Roux por subskribi kelkajn paperojn, kiuj bezonis urĝan atenton. Izamo, kiu celebris Silvestron kune kun amikoj, nur malvolonte akceptis, kaj li veturis al la estrarejo en la aŭtomobilo de sia edzino. Kiam li alvenis tien, li estis ĉirkaŭita de Banza kaj Bokassa, kiuj informis lin pri la disvolviĝanta puĉo kaj demandis, ĉu li akceptis subteni ĝin. Izamo rifuzis, tiel ke Bokassa kaj Banza arestis lin kaj kondukis lin al karcero[22].

Je noktomezo, dum la unuaj minutoj de la 1-a de januaro 1966, Bokassa kaj Banza preparis siajn soldatojn kaj malkaŝis al ili, ke ili planis eksigi la registaron. Bokassa asertis, ke Dacko fakte jam demisiis kiel prezidanto kaj transdonis la postenon al sia konsilanto Izamo. Ili tiam diris al la soldatoj, ke la ĝendarmaro baldaŭ atakus la centrafrikan armeon, kiu do devis rapide agi por defendi sin. Bokassa sekve demandis al la soldatoj, ĉu ili subtenis lian planon aŭ ne. Tiuj, kiuj rifuzis, estis enkarcerigitaj. Je 00:30, Bokassa kaj siaj anoj eliris el Camp de Roux por okupi la ĉefurbon[22]. Trafis ilin nur malforta rezisto, kaj Banguo estis do rapide okupita. Bokassa kaj Banza tiam hastis al la palaco de la Renesanco, kie ili provis aresti Dacko sed ne trovis lin. Bokassa komencis timiĝi, ĉar li kredis, ke la prezidanto estis eble antaŭavertita pri la puĉo. Li tuj ordonis al siaj soldatoj serĉadi Dacko tra la centrafrika kamparo, ĝis ili trovus lin[22].

Dacko fakte ne konsciis pri la okazaĵoj disvolviĝantaj en la ĉefurbo. Post kiam li foriris el la tereno de sia ministro ĉirkaŭ noktomezo, li iris al la domo de Simon Samba, estro de la aka pigmea tribo, por ĉeesti finjaran ritualon. Li pasis unu horon en la domo de Samba, antaŭ ol oni informis lin pri la puĉo. Laŭ Titley, Dacko tiam ekiris al la ĉefurbo, esperante haltigi la puĉon per la helpo de la lojalaj ĝendarmoj kaj de francaj paraŝutistoj[23]. Aliaj aŭtoroj kiel Thomas E. O'Toole, profesoro pri sociologio kaj antropologio en la ŝtatuniversitato St. Cloud, opinias ke Dacko ne provis organizi reziston : laŭ O'Toole, li tute kontraŭe intencis demisii kaj cedi la centrafrikan prezidantecon al Izamo[24]. Ĉiukaze, Dacko estis arestita de soldata patrolo proksime al Pétévo, ĉe la okcidenta limo de la ĉefurbo. Li estis kondukita al la prezidanta palaco, kie Bokassa ĉirkaŭbrakis lin kaj diris : "Mi provis averti vin - sed nun estas tro malfrua". La prezidanto Dacko estis sendita al la prizono Ngaragba, oriente de Banguo, je proksimume la dua nokte. Bokassa cetere ordonis al la prizondirektoro Otto Sacher, ke li liberigu ĉiujn aliajn kaptitojn el la malliberejo, ĉar li tiel esperis populariĝi tra la tuta lando. Bokassa tiam kondukis Dacko al Camp Kassaï je 03:20, kie li eltrudis lian demision. Poste, la oficiroj de Bokassa anoncis per Radio-Bangui, ke la registaro de Dacko ne plu ekzistis, kaj ke Bokassa nun kontrolis la landon[23]. Matene, Bokassa mem paroladis al la publiko pere de Radio-Bangui :


Centrafrikanoj ! Centrafrikanoj ! Jen kolonelo Bokassa parolanta al vi. Ekde la tria matene, via armeo kontrolas la registaron. La Dacko-registaro rezignis. Nun tuŝeblas la horo de justeco. Burĝeco estas aboliciita. Nova erao de egaleco inter ĉiuj komencis. Centrafrikanoj, ĉie kie vi estas, estu certaj, ke la armeo defendos vin kaj viajn havaĵojn (...) Longe vivu la Centr-Afrika Respubliko ![23]


Sekvaĵoj[redakti | redakti fonton]

Nova reĝimo kaj internacia agnosko[redakti | redakti fonton]

Laŭ oficialaj fontoj mortis nur ok homoj pro rezisto kontraŭ la puĉo[25]. La oficiroj de Bokassa poste vojaĝis tra la lando, arestante la proksimajn amikojn kaj politikajn alianculojn de Dacko, inkluzive de Simon Samba, Jean-Paul Douate kaj pli ol sesdek prezidantaj gardistoj, kiuj ĉiuj estis senditaj al la prizono Ngaragba. Prosper Mounoumbaye, la direktoro de la prezidanta gardistaro, fuĝis el la lando. Plurajn semajnojn poste, li estis kaptita de Kongoj kaj enmanigita al Bokassa la 23-an de januaro 1966. En Camp Kassaï, li estis mistraktita kaj frapita ĝis morto, antaŭ la okuloj de Bokassa, Banza kaj Dacko. Jean Izamo spertis similan destinon : li estis sendita al la prizono Ngaragba la 10-an de januaro, kaj estis torturita ĝis morto jam antaŭ la fino de la monato[25]. La vivo de la eksprezidanto Dacko estis ŝparita, ĉar Bokassa deziris internacian agnoskon de sia registaro kaj volis kontentigi Francion, kiu minacis ne plu sendi monhelpon al Centr-Afrika Respubliko se Dacko mortus. Bokassa enŝlosigis Dacko en malgrandan ĉambron en Camp Kassaï, kie oni malpermesis al li komuniki kun la ekstera mondo kaj cetere trudis al li precipe severan dieton. La 3-an de februaro estis Dacko sendita al Camp de Roux, kie li restis izolita[25].

Dume, Bokassa entreprenis promocii sin pere de la amaskomunikiloj, montrante al siaj samlandanoj siajn francajn armeajn medalojn, sed ankaŭ siajn forton, maltimemon kaj virecon[26]. Li kreis novan registaron, kiun li nomis la "Revolucia Konsilio". Li sekve malvalidigis la centrafrikan konstitucion kaj malfondis la Nacian Asembleon pro tio, ke ĝi liadire estis "senviva organo, kiu ne plu reprezentis la popolon"[26]. En sia parolado al la nacio, Bokassa asertis, ke la registaro organizus baloton estontece, ke nova asembleo formiĝus, kaj ke novan konstitucion oni baldaŭ verkus. Li cetere diris al siaj samlandanoj, ke li rezignus sian novan potencon tiam, kiam la komunista minaco malaperos, la ekonomio stabiliĝos kaj korupto ne plu ekzistos[27]. La prezidanto Bokassa permesis al MESAN plufunkciadi, sed forbaris ĉiujn aliajn politikajn organizaĵojn el la lando. En la sekvaj monatoj, Bokassa altrudis certajn novajn regulojn kaj leĝojn : viroj kaj virinoj inter la aĝoj 18 kaj 55 devis pruvi, ke ili havis metion, aŭ alikaze estis monpunitaj aŭ enkarcerigitaj[28]. Almozpeto estis malpermesita, kaj la ludo de tamtamo estis permesita dum noktoj kaj semajnfinoj. "Moralbrigado" estis kreita en la ĉefurbo, por kontroli trinkejojn kaj dancejojn. Poligamio, dotoj kaj virina cirkumcido ĉiuj estis aboliciitaj. Bokassa cetere inaŭguris sistemon de publikaj transportiloj en Banguo, kaj subvenciis la kreadon de du naciaj orkestroj[28].

Malgraŭ sufiĉe bonaj ŝanĝoj en la lando, Bokassa malfacile klopodis por ekhavi internacian agnoskon de sia nova registaro. Li unue provis pravigi la puĉon, klarigante ke Izamo kaj komunistaj ĉinaj agentoj volis kontroli la registaron, tiel ke li devis interveni por savi la Centr-Afrikan Respublikon el la influo de komunismo[25]. Li asertis, ke ĉinaj agentoj estis trejnintaj kaj armintaj lokulojn en la kamparo por komenci revolucion. La 6-an de januaro 1966, li elpelis komunistajn agentojn el la lando kaj ĉesis diplomatajn rilatojn kun Ĉinio. Bokassa ankaŭ kredis, ke necesis fari puĉon por malebligi plian korupton de la registaro[25].

Bokassa unue akiris diplomatan agnoskon el la prezidanto François Tombalbaye de najbara Ĉado, kiun li renkontis en Bouca, eta urbo en la prefektujo Ouham. Post kiam Bokassa reciproke renkontis Tombalbaye la 2-an de aprilo 1966 apud la suda landlimo de Ĉado, en Fort Archambault, ambaŭ decidis helpi unu la alian se unu el ili spertis gravan krizon[29]. Iom poste, aliaj afrikaj landoj komencis agnoski diplomate la novan registaron. La franca registaro unue malvolontis subteni la reĝimon de Bokassa, kaj la kapitano Banza do iris al Parizo por renkonti francajn oficialulojn kaj konvinki ilin, ke la puĉo necesis por savi la landon el ĥaoso. Bokassa renkontis la francan ĉefministron Georges Pompidou la 7-an de julio 1966, sed Francio nur tre deteniĝeme proponis sian subtenon[29]. Kiam Bokassa minacis eliri el la franka monzono, la prezidanto Charles De Gaulle dedicis fari oficialan viziton al la Centr-Afrika Respubliko la 17-an de novembro 1966. Tiu vizito signifis por la Bokassa-reĝimo, ke Francio finfine akceptis la novajn ŝanĝojn en la lando[29].

Banza kaj Dacko[redakti | redakti fonton]

Alexandre Banza, kiu plene helpis Bokassa por la organizo kaj plenumo de la puĉo, fariĝis ministro pri financoj kaj ŝtatministro en la nova registaro. Li sukcese klopodis por plibonigi la reputacion de la registaro eksterlande. Multaj observantoj opiniis, ke tiu inteligenta politikisto ne longe akceptus resti la asistanto de Bokassa[30]. En 1967, Banza kaj Bokassa spertis gravan kverelon pri la ŝtata buĝeto, ĉar Banza sencede kontraŭis la ekstravagancon de Bokassa rilate al oficialaj ceremonioj. Bokassa transloĝiĝis al Camp de Roux, kie li opiniis, ke li povus senriske regi la landon sen zorgi pri la persona ambicio de Banza[30]. La 13-an de aprilo 1968, Bokassa delokis Banza el la ministrejo pri financoj al la ministrejo pri sano, sed akceptis, ke li restu ŝtatministro. La sekvan jaron, Banza faris plurajn, tre kritikajn rimarkojn koncerne Bokassa kaj lian administradon de ekonomio. Bokassa tiam komprenis, ke lia ministro baldaŭ provus eksigi lin per puĉo, kaj li do reprenis el Banza lian statuton de ĉefministro[31].

Banza malkaŝis al la leŭtenanto Jean-Claude Mandaba, ĉefoficiro de Camp Kassaï, ke li intencis organizi puĉon. Mandaba tuj informis Bokassa pri tio. Kiam li eniris en Camp Kassaï la 9-an de aprilo 1969 (li planis la puĉon ĉivespere), Banza estis embuskita, ĵetita en la kofron de aŭtomobilo kaj veturigita de Mandaba kaj ties soldatoj rekte al Bokassa[31]. En sia domo en Berengo, Bokassa frapis Banza preskaŭ ĝis morto, antaŭ ol Mandaba sugestis, ke oni juĝu Banza antaŭ tribunalo pro demokrata ŝajno. La 12-an de aprilo, Banza prezentis sin antaŭ milittribunalo en Camp de Roux, kie li malkaŝis sian planon sed aldonis, ke li ne intencis mortigi Bokassa. Li tamen estis kondamnita je mortpuno per pafekzekutado, kondukita al dezerta kampo malantaŭ Camp Kassaï, ekzekutita kaj enterigita en sennoman tombon[32].

La eksprezidanto Dacko dume restis izoligita en Camp de Roux : la franca registaro, kiu maltranviliĝis pri lia bonsano, sendis militistan delegiton por viziti lin[33]. Dacko diris al la delegito, ke li ne rajtis legi ion ajn ekde du jaroj. La delegito do traktis kun la prizonestro, por ke oni donu kelkajn librojn al Dacko. La vivkondiĉoj de la eksprezidanto tamen ne pliboniĝis post la vizito, kaj en junio 1969, Dacko sendis leteron al la ĉina ambasadoro en Brazavilo, petante financan subtenon por sia familio. La mesaĝo estis interkaptita kaj enmanigita al Bokassa[33], kiu opiniis ke tiu letero estis sufiĉe bona kialo por elimini Dacko. Oni akuzis la kaptiton pri endanĝerigo de la ŝtato, kaj translokis lin al la prizono Ngaragba. Bokassa tamen rezignis la akuzaĵon je la 14-a de julio, kiam li lernis el la juĝo Albert Kouda, ke ne ekzistis sufiĉaj pruvoj por peti kondamnon. Dacko restis en la palaco de la Renesanco, ĝis li iom resaniĝis. Oni poste kondukis lin al Mokinda, en la prefektujo Lobaye, kie li rajtis vivi en izoligita kaj kontrolita domo[30]. Ne antaŭ oktobro 1969 (t.e. preskaŭ kvar jaroj post la puĉo) Bokassa komencis liberigi aliajn kaptitojn el Ngaragba.

Dacko restis izoligita en domo, ĝis li estis nomumita kiel privata konsilanto de la prezidanto Bokassa la 17-an de septembro 1976. Bokassa malfondis la registaron kaj kreis la Centr-Afrikan Imperion, kio kaŭzis kreskantajn internaciajn kritikojn fine de la 1970-aj jaroj. Dacko sukcese rifuĝis al Parizo, kie la francoj konvinkis lin partopreni al puĉo por eksigi Bokassa kaj restarigi lin kiel prezidanton[34]. Dacko reiĝis prezidanto de Centr-Afrika Respubliko la 21-an de septembro 1979, sed estis denove eksigita de sia armeestro, André Kolingba, post la senperforta puĉo de la 1-a de septembro 1981[35]. Bokassa vivis ekzilite en Parizo, kaj estis kondamnita in absentia je mortpuno en decembro 1980. Kiam li revenis al Centr-Afrika Respubliko en oktobro 1986, li estis arestita kaj akuzita pri perfido, murdo, kanibalismo kaj monfraŭdo. Li estis senkulpigita koncerne la akuzaĵon pri kanibalismo, sed estis kondamnita pro la ceteraj la 12-an de junio 1987. Kolingba ŝanĝis lian punon al tutviva enkarcerigo en februaro 1988, kaj sekve ŝanĝis ĝin denove al 20-jara enkarcerigo. Kolingba poste deklaris amnestion por ĉiuj kaptitoj, tiel ke Bokassa eliris el prizono la 1-an de aŭgusto 1993. La eksa imperiestro mortis en 1996.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La 31-a de decembro estas la festotago de Sankta Silvestro la 1-a. Ĉar la puĉo komencis la 31-an de decembro kaj finis komence de la 1-a de januaro, historiistoj kiel Brian Titley kaj Pierre Kalck nomis ĝin "Puĉo de la Sankta Silvestro" (coup d'Etat de la Saint-Sylvestre).
  2. Kalck 2005, pp. 83–84
  3. Kalck 2005, p. 27
  4. “African Leader Found Dead in Crashed Plane”, The New York Times: 10, 1 April 1959
  5. Titley 1997, p. 15
  6. Kalck 1971, p. 106
  7. Kalck 1971, p. 107
  8. Kalck 1971, p. 108
  9. Titley 1997, p. 17
  10. Kalck 1971, p. 109
  11. 11,0 11,1 Titley 1997, p. 20
  12. Titley 1997, p. 23
  13. Bokassa 1985, p. 21
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 Titley 1997, p. 24
  15. 15,0 15,1 Péan 1977, p. 15
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 Titley 1997, p. 25
  17. Van de Walle, Nicholas (July 1991), “The Decline of the Franc Zone: Monetary Politics in Francophone Africa”, African Affairs (Oxford University Press) 90 (360): 383–405
  18. Lee 1969, p. 100
  19. Decalo 1973
  20. Bokassa 1985, p. 24
  21. 21,0 21,1 21,2 21,3 21,4 21,5 21,6 Titley 1997, p. 26
  22. 22,0 22,1 22,2 22,3 Titley 1997, p. 27
  23. 23,0 23,1 23,2 Titley 1997, p. 28
  24. O'Toole 1998
  25. 25,0 25,1 25,2 25,3 25,4 Titley 1997, p. 29
  26. 26,0 26,1 Titley 1997, p. 33
  27. Titley 1997, p. 34
  28. 28,0 28,1 Titley 1997, p. 35
  29. 29,0 29,1 29,2 Titley 1997, p. 30
  30. 30,0 30,1 30,2 Titley 1997, p. 41
  31. 31,0 31,1 Titley 1997, p. 42
  32. Titley 1997, p. 43
  33. 33,0 33,1 Titley 1997, p. 40
  34. Titley 1997, p. 127
  35. Titley 1997, p. 160

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Bokassa, Jean-Bédel (1985), Ma vérité, Paris: Carrére Lefon
  • Decalo, Samuel (1973), "Military Coups and Military Regimes in Africa", The Journal of Modern African Studies 11(1): 105–127.
  • Kalck, Pierre (1971), Central African Republic: A Failure in De-Colonisation, London: Pall Mall Press, ISBN 0-269-02801-3, OCLC 223132720 .
  • Kalck, Pierre (2005), Historical Dictionary of the Central African Republic (3rd English ed.),
  • Lee, J. M. (1969), African Armies and Civil Order, New York: Praeger, OCLC 23680 .
  • O'Toole, Thomas E. (1998), "Review: Brian Titley. Dark Age: The Political Odyssey of Emperor Bokassa", African Studies Review (African Studies Association) 41(2): 155–157, doi:10.2307/524838, ISSN 0002-0206, OCLC 92669058
  • Péan, Pierre (1977), Bokassa Ier, Paris: Editions Alain Moreau, OCLC 4488325 .
  • Titley, Brian (1997), Dark Age: The Political Odyssey of Emperor Bokassa, Montreal: McGill-Queen's University Press, ISBN 0-7735-1602-6, OCLC 36340842 .


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.