Varus
Varus (aŭ Publio Kvintilio Varo) estis romia guberniestro en la romia provinco Africa proconsularis, poste en Sirio, poste en Ĝermanio. Tie en la jaro 9 p.K. li estis venkita en la batalo kontraŭ la ĝermanoj sub Arminio en Kalkriese iom norde de la montaro Teŭtoburga Arbaro. Je la fino de la batalo li mortigis sin mem.
Literaturo [redakti]
Pri la batalo inter la armeoj de Arminio kaj Varus verkis la romiaj aŭtoroj:
- Manilius - Strabo - Vellejus Paterculus - Lucius Annaeus Seneca - Sextus Julius Frontinus - Publius Cornelius Tacitus - Cajus Suetonius Tranquillus - Lucius/Publius Annaeus Florus - Cassius Dio Cocceianus - Paulus Orosius - Zonaras
fonto de la supre listigitaj: Dieter Kestermann, Quellensammlung zur Varus-Niederlage, 1992, kolekto de la fontoj pri la Varus-malvenko en latina, greka, kun tradukoj en germana
en Esperanto [redakti]
- parton de la verko de la latina historiisto Vellejus Paterculus, Velejo Paterkulo oni retrovas en volumo 3 de la Antologio Latina de Gerrit Berveling.
Vidu ankaŭ [redakti]
- la artikolon pri Germania Magna, la granda parto de Ĝermanio oriente de la rivero Rejno kaj norde de la rivero Danubo, kiun ne konkeris la romia armeo
