Raĝŝaho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aerpanoramo de Raĝŝaho
Raĝŝaho
urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 6000 • 6100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 448 087  (2011) [+]
Loĝdenso 4 635 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 24° 22′ N, 88° 36′ O (mapo)24.36666666666788.6Koordinatoj: 24° 22′ N, 88° 36′ O (mapo) [+]
Alto 18 m [+]
Areo 96,68 km² (9 668 ha) [+]
Horzono UTC+06:00 [+]
Raĝŝaho (Bangladeŝo)
Raĝŝaho (Bangladeŝo)
DEC
Raĝŝaho
Raĝŝaho
Situo de Raĝŝaho

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rajshahi [+]
vdr

Raĝŝaho (bengale রাজশাহী, angle Rajshahi, historie Rampur Boalia, moknome Silkurbo) estas signifa universitata urbego, metropolo en Bangladeŝo. Ĝi estas ĉefurboj de la Raĝŝaho (regiono) kaj la samnoma distrikto.

Riverborda panoramo pri Raĝŝaho
Mapo pri Bagladeŝo, kie estas videbla Raĝŝaho kiel Rajshahi en la okcidenta landoparto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Raĝŝaho situas sur ebenaĵo ĉe limo de Barato laŭ rivero PadmoGango. Dako troviĝas je 192 km [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Amastombo ene de la universitata kampuso de Raĝŝaho
Centra moskeo en Raĝŝaho

La fondo de Raĝŝaho datiĝas al 1634. La administra distrikto estis establita en 1772 kaj la municipo en 1876. Raĝŝaho estis dominita fare de diversaj maharaĝoj. En la 18-a jarcento nederlandanoj havis la regionon, poste britoj alvenis. La urbo origine estis centro de la silkoproduktado. En 1897 granda sismo okazis. La liberiĝo-sendependiĝo okazis en 1971 post signifaj bataloj ankaŭ ĉe tiu urbo. Raĝŝaho akiris grandurban statuson en 1991. La metropolo estas hodiaŭ grava administra, instrua, kultura kaj komerca centro en Bangladeŝo. Universitatoj estis fonditaj en 1953 kaj 1986.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Produktado de silkoj okazas en aparta industria zono. La ceteraj industriaj produktoj ne estas gravaj (jutoj, tekstiloj, sukeroj, medikamentoj. En la apudaĵo la agrikulturaj produktoj estas rizoj, tritikoj, terpomoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Raĝŝaho estas bone ligitaj voje kaj rele. La rivero estas navigebla, ankaŭ flughaveno funkcias. En la metropolo ekzistas amaso da rikiŝoj, nun plej ofte aŭtorikiŝoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Raĝŝaho havas tropikan klimaton kun musonoj. La varma sezono komenciĝas frue en marto kaj daŭras al mezo de julio. La averaĝa temperaturo estas 26 °C, tio varias inter 20-45 °C. Neniam frostas. Jare pluvas averaĝe po 1419 mm. Inter majo-oktobro daŭras la pluvsezono, sed iomete pluvas ankaŭ en la ceteraj monatoj.

Hindua templo en Raĝŝaho

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]