Ribelo de Zamość

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ribelo de Zamość – defendo de Zamość-regiono kontraŭ germanaj deportadoj, realigataj laŭ premisoj de Generalplan Ost fine de 1942 kaj komence de 1943.

Trapaso de eventoj en Zamość-regiono en la jaroj 1941-1944[redakti | redakti fonton]

Tuj post transpreno de regopovo en la regiono fare de germana civila administrado kaj SS, oni komencis alvenigi ĉi tien grandajn kvantojn de policaj kaj armeaj fortoj. Ili havis diversajn taskojn: protektaj, reprezaliaj, revenĝaj, likvidaj koncerne polan rezistan movadon kaj rabaj koncerne agrikulturajn varojn. En 1940 estis organizita Eksterordinara Ekstermiga Agado – multajn politikajn aktivulojn kaj intelektulojn oni murdis aŭ forveturigis al koncentrejoj. Ĝis 1942 hitleranoj murdis ĉiujn judojn. Oktobre 1941 en Bełżec (ĉ. 8 km sude de Tomaszów Lubelski) establiĝis unu el la plej grandaj en Eŭropo pereigejoj – Sonderkommando Belzec der Waffen-SS, Belzec.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jerzy Markiewicz (redaktoro), Bataliony Chłopskie w obronie Zamojszczyzny: Bitwy pod Wojdą, Zaborecznem i Różą 30.XII.1942 – 1-2.II.1943 (Kamparanaj Batalionoj defende de Zamość-regiono: bataloj de Wojda, Zaboreczno kaj Róża, 30-a de decembro 1942 - 1-2-a de februaro 1943), Ludowa Spółdzielnia Wydawnicza, 1957