Riccardo Montolivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Riccardo Montolivo

Riccardo Montolivo estas itala futbalisto. Li naskiĝis la  18-an de januaro 1985(nun 1985-01-18) en Caravaggio, do nun estas 39-jara, kaj estas filo de iala patro kaj de germana patrino. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo AC Milan, post antaŭaj profesiecoj en la teamoj de la kluboj Atalanta B.C kaj ACF Fiorentina

Krome Riccardo Montolivo ekde la jaro 2007 estas membro de la itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la matĉoj de la Somera Olimpiko 2008 kaj la Futbala Mondpokalo 2010, kie la teamo ne aparte sukcesis, sed ankaŭ pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, en kiu ĝi atingis la duan pozicion. Antaŭ membriĝo en la vira nacia teamo, li jam laŭ koncerna aĝo membris en la nacia teamo de sub-21-jaruloj kaj de sub-23-jaruloj.



Ŝablono:Link GA