Robert Havemann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Robert Havemann.

Robert HAVEMANN naskiĝis la 11an de marto 1910 en Munkeno kaj mortis la 9-an de aprilo 1982 en Grünheide apud Berlino. Li estis apotekisto, ĥemiisto, ano de rezistmovadoj dum nazia reĝimo, komunisto (ruĝa kapelo, kaj rezistmovado europa unio), kaj orientgermana disidento.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Havemann naskiĝis kiel filo de pentristino Elisabeth Haveman (fraŭlina nomo - Von Schönfeldt) kaj de patro, redaktoro kaj verkisto Hans Havemann (1887-1985) kiu aŭtoris sub pseŭdonimo la teatraĵon en stilo Dada: "La monda juĝejo — tragedio de prasonoj AEIOU".

Li studis kemian fakon en Berlino kaj Munkeno de 1929 al 1933 kaj poste akiris doktorecon en fizika ĥemio en la instituto "Imperiestro Vilhelmo la 2-a". 1935 li habilitiĝis en la Frederika Vilhelma universitato de Berlino (Fiedrich-Wilhelms-Universität).

En 1934 li geedziĝis kun Antje Hasenklever. Ekde 1946 li estis membro de komunista partio de germanio (SED) En 1947 li divorcis. Du jarojn poste le denove geeedziĝis s-inon Karin von Trotha. La geedzeco sukcesis ĝis jaro 1966-a naskiĝis idoj: Frank 1949, Florian 1952, Sibylle 1955 kiu naskis filon de Wolf Biermann, konata disidento en GDR.

La trian fojon Havemann geedziĝis je la 26-an de aprilo 1974 kun Annedore (Katja) Grafe.

Profesoro D-ro Havemann eniris la komunistan partion (kommunistische partei deutschland - KPD) en la jaro 1932. Li estis kunfondinto de partizanaj grupoj (ruĝa kapelo kaj eŭropa unio). Lige kun la aktivado li estis arestita fare de sekreta ŝtata polico (Gestapo) en 1943. Li estis mortkondamnita fare de la t.n popola tribunalo (Volksgerichtshof sub prezido de fifama ŝtata prokuroro Roland Freisler. Sed pro la interveno de iamaj kolegoj kaj pro la signifo de lia engaĝo en la nazia armea korpuso - (li esploris la venenajn gasojn uzeblajn por ĥemiaj armiloj) - tial lia mortekzekuto estis prokrastita.

La ruĝa armeo finfine liberigis lin el koncentrejo-karcero Brandenburg-Görden.

Post la Dua Mondmilito 1945 li fariĝis direktoro en Berlino - sed pro denunco de usonaj instancoj li fariĝis nur administranto en la Elektro-ĥemia Vilhelminstituto de Okcidenta Berlin-Dahlem. Tie li daŭrigis sian sciencan laboron. 1950 Li provis rezisti al la Usona enkonduko de plej potenca atom-armilaro, kaj kampanjis kontraŭ la nova hidrogena atom-bombo. Tial li estis maldungita kaj transmigris al Orienta Berlino en 1948. En Orienta Germanio li fariĝis profesoro pri fizika ĥemio ĉe la Humboldt-universitato. Li ankaŭ engaĝis sin en politiko kiel membro de popola ĉambro (Volkskammer de jaroj 1946-1963). Li estis distingita per nacia premio de GDR en jaro 1959. Haveman kunlaboris laŭ aktoj (el unuiĝinta Germanio 2005) kun la KGB sekreta servo el sovetio ekde la jaroj 1946-1963. Li spionis inter siaj gekolegoj k. el orienta k. el okcidenta Germanioj. Aparte menciindas lia denunco de fuĝemulaj kolegoj.

Eksigo el la SED (unuiĝinta socialista partio de orienta germanio GDR)[redakti | redakti fonton]

En la vintra semestro 1963/1964 Profesoro Havemann faris prelegon pri la temo: "natursciencaj aspektoj de filozofaj problemoj" Ĝi estis publikigita en okcidento sub titolo: Ĉu Dialektiko sen dogmo? Ĵurnalistoj el okcidenta germanio = FRG skribis kritikecan komentarion — kio malplaĉis al la organizita membraro de la Humboldt-Universitato. Ĝia ĝenerala asembleo verdiktis: Ni eksigos Profesoron Havemann el la partio, ĉar li, sub preteksto batali kontraŭ dogmismon grave deviis de la politika linio marksisma-leninisma — kaj tial perfidis la povon de laboristoj kaj kamparanoj. La plej alta instanco (organizo de universitaoj kaj altlernejoj) konfirmis tian juĝon: Prof. Havemann kalumniis nian reĝimon - eĉ amikiĝinte kun ĵurnalistoj el okcidento - kiuj ĉiam propagandis malamikecon al GDR. Tial li ne plu estas eltenebla kiel instruisto.

Ekde 1965 li perdis rajton je sia profesio kaj estis eksigita el la akademio de sciencoj. En la sekvaj jaroj aperadis publikigaĵoj en okcidenta Germanio de liaj kritikemaj artikoloj kontraŭ la socialisma partio (SED) en orienta Germanio.

En jaro 1976 li protestis kontraŭ la ekscivitanigo de sia bofilo Wolf Biermann. Li sendis malfermitan leteron al la ŝtatestro Erich Honecker - la letero aperis samtempe en okcidenta magazino: der Spiegel (Spegulo). 1976 li estis daŭre arestita en sia vilao en Berlino Grünheide Burgwall-strato. Trovis azilon en lia hejmo lia amiko Jürgen Fuchs (jirgen Fuks). Ili ambaŭ diurne gvadata de sekreta polico (Stasi). En tiama periodo la nuna kanceliero de reuniĝinta Germanio, S-ino Angela Merkel, estis fotita en la rondo de Profesoro Havemann. La foton oni ne rajtas publikigi. En jaro 1982 Havemann fondis kun pastro Rainer Eppelmann tutgemanan pacmovadon sub la ŝildo "apelacio de Berlino" Iom poste mortis profesoro Havemann. Ĉeestis lian sepulton en tombejo Erkner (Berlino) 250 kondolencantoj.

Jam en jaro 1989 la partio SED per speciala komisiono deklaris la rehabiliton de profesoro. Estis kondamnitaj en 2000 du iamaj GDR-prokuroroj.

2006 li ricevis titolon "justuloj inter la popoloj" de memorestablo Yad Vashem pro lia aparteneco al rezistmovado "eŭropa unio" kiu sukcese savis multajn judojn. Sur la konstruaĵo de Humboldt-Universitato en Berlino nun troviĝas honoriga memortabulo.