Roka sito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roka sito
Western Rock Nuthatch
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sitedoj Sittidae
Genro: Sito Sitta
Specio: Roka sito Sitta neumayer
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Sitta neumayer

Michahelles 1830

Roka sito (science Sitta neumayer) estas malgranda birdo el la familio de la sitedoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo

Roka sito estas simila al eŭropa sito sed ĝi havas kelkajn diferencojn. Jen estas: Precipe kolo kaj brusto de roka sito estas tute pli hela; manko de blanka makulo sub vosto; pli hela subo ol eŭropa; kantas malsame; ĝia vivloko estas konekta kun rokoj kaj ŝtonoj ĉefe en montaraj regionoj kaj kutime ne surgrimpas arbotrunkojn aŭ branĉarojn.

Sitta neumayer syriaca - MHNT

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas nemigranta, krom post elnesta disiĝo de idoj. Dum nestado ĝi troviĝas sur rokaj muroj, ruinoj, ŝtonaj krutaj deklivoj kaj lokoj de terŝoviĝoj. Vintre iuj povas malsuprenflugi de altaj altitudoj malalten kaj ili vizitas ankaŭ fruktoĝardenojn. Ĝi nutras sin en rokaj regionoj de Serbio, tra Grekio kaj Turkio ĝis Irano. Simila specio Sitta tephronota estas separata specio kiu loĝas fore en sud-centra Azio.

Nutrado[redakti | redakti fonton]

Somere ĝi nutras sin el insektoj kaj araneoj, kiujn ili serĉas kaj kaptas en rokaj fendoj aŭ inter kreskaĵoj sur rokoj. Aŭtune kaj vintre anstataŭe ĝi manĝas semojn kaj fruktojn aŭ limakojn. Ĝi serĉas nutraĵon supraĵe aŭ enmetas pligrandajn aĵojn en fendojn kaj disbatas ilin per forta beko. Ĝi povas flugkapti.

Vivmaniero[redakti | redakti fonton]

Viro komencas kanti marte, kanto estas forta kaj orelfrapa. Fine de marto aŭ komence de aprilo paro komencas konstrui neston, daŭrante ĉirkaŭ 10 tagojn. Se ĝi havas rok-kavon, konstruas enirejon kie lasas malgrandan enflugtruon. Sur plataj kaj glataj rokmuroj ĝi konstruas neston el argilo kaj salivo. Ĉi materialo dumtempe malmoliĝas kaj firmiĝas, ke rezistas al hommano sed ankaŭ al tranĉilo. Ĝi eltenas dum tutaj jardekoj. Sur iuj lokoj oni povas trovi pli da nestoj ol dum pli fora estinteco. En maloftaj okazoj simile paro konstruas neston sur arbo. Nesta eno estas malmoligita per musko, haroj kaj precipe plumoj. Tutan memstarecon geidoj akiras post kelkaj tagoj post elnestiĝo. Ĝi nestumas unu foje jare kaj demetas de 6 ĝis 10 ovoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Roka sito estas eta birdo (pezanta ĉirkaŭ 25-35 g, longa 13,5 cm) iomete malpligranda ol eŭropa sito sed iomete beko kaj gamboj estas iomete pli longaj ĉe komparado kun ĝiaj proksimaj parencoj. Subspecio Sitta n. neumayer de sudorienta Eŭropo estas malhelgriza supre, kun longa forta okulstrieto, blanka gorĝo kaj subo. Ambaŭ seksoj estas simila, kaj junaj birdoj estas heleta versio de gematuraj. Du aliaj subspecioj en okcidento de Azio estas similaj, sed malpli diferencigitaj. S.n.tchitcherini de okcidenta Irano estas helgriza kaj havas plimalfortan okulstrieton. S.n.plumbea de suda Irano rememoras subspecion S.n.tchitcherini sed havas grizan subon.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Ĝia kanto iomete rememorigas kanton de eŭropa sito sed estas pli trileca. Logado ĉvit, tvit sed laŭte.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]