Roßleben

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roßleben
Blazono
Roßleben (Germanio)
Roßleben (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Kyffhäuser
Komunumo Roßleben-Wiehe
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 034672
Poŝtkodo 06571
Aŭtomobila kodo KYF (antaŭe: ART)
Oficiala Municipokodo 16065061
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 18′ N, 11° 26′ O (mapo)51.29777777777811.433333333333Koordinatoj: 51° 18′ N, 11° 26′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 119 m
Areo 33,42 km²
Oficiala retejo http://www.rossleben-wiehe.info/
vdr

Roßleben [prononco "Roslebn"] estas loĝloko kaj eksa urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Kyffhäuser de la federacia lando Turingio, kaj ekde januaro 2019 estas parto de la urba komunumo Roßleben-Wiehe. Fine de la jaro 2017 la loĝloko havis 4885 loĝantojn. Roßleben situas borde de la rivero Unstrut.

Servoj[redakti | redakti fonton]

En Roßleben funkcias la tradiciriĉa Monaĥeja lernejo Roßleben.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Roßleben troviĝas en la valo de Unstrut inter la monteto ĉe la arbaro Ziegelrodaer Forst kaj la altebenaĵo Hohe Schrecke.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La urba kirko

Jen estis la komunumoj kun landlimo kun Roßleben (en la horloĝodirekto disde nordo): Querfurt, Memleben , Wiehe, Donndorf, Nausitz, Gehofen, Kalbsrieth kaj Heygendorf.

Administracia partiĝo[redakti | redakti fonton]

La urbo Roßleben konsistis en la sekvaj tri kvartaloj:

  • Roßleben
  • Bottendorf
  • Schönewerda

Klimato[redakti | redakti fonton]

Roßleben estas en regiono kun malmulte da pluvo.

  • pluvo: julie/aŭguste: ĉ. 54 l/m², novembre: 25 l/m²
  • averaĝo por jaro: 525 l/m²

Historio[redakti | redakti fonton]

Portalo de la monaĥeja lernejo

La unua mencio estis en la 9-a jarcento (inter 881 kaj 899) en registro dekona de Abatejo Hersfeld. En 1140 donacis grafoLudoviko de Wippra kaj lia edzino Mathilde monaĥejon de la Aŭgustenanoj kaj Andreo-kirkon. La konfirmo papa faritis en 142. En la jaro 1177 fontoj skribas pri Rusteleva (heredbieno de certa Rusto). La Ruĝa korto, la hodiaŭa evangelia paroĥujo, iel koneksiĝas. Ŝanĝiĝo je monaĥejo de la cistercianoj estis en 1250. La dinastio Rusteleben, aperinta en la 13-a jarcento, estingiĝis je la komenco de la 16-a jarcento.

Inter 1342 kaj 1345 iĝis la t.n. Turingiaj grafaj militoj, en kiuj malvenkis ankaŭ la senjoroj de Orlamünde. Pli poste la dinastio tiu ne plu menciitis. Burgo Wendelstein iĝis posedaĵo de la senjoroj de Witzleben. En 1549 Heinrich de Witzleben komisiis sian inspektoron Georg Fabricius instali en la monaĥejo porknaban lernejon kaj en 1554 iĝis surloke lernejestro Isaak Faust. La 2-an de apriko 1686 fajrego detruis kvazaŭ la tutan vilaĝon kaj nur 17 konstruaĵoj restis netuŝitaj. Alia incendio estis en la 12-a de junio 1770; tiufoje la lernejo, la kirko kaj la paroĥestra domo ne domaĝitis.

Ĝis 1815 la vilaĝo estis saksa, poste ĝi estis prusa (ĝis 1945). En 1851 ĉe la orienta rando vilaĝo starigitis zukerfabriko, kiu poste alifaritis je vaporsegilejo kaj ŝufabriko. La unuja surloka ĵurnalo aperis en la jaro 1895. Ekde 1889 la loko havis propran stacidomon. En 1857/58 estiĝis dua zukerfabriko inter Roßleben kaj Bottendorf. En la 15-a de junio 1903 komenciĝis ekspluato de kalio. En 1905 estis 72 memstaraj metiistoj en la vilaĝo. En 1912 konstruitis akvotubaro; elektrika kurento el la vaporsegilejo efektivigis ĝeneralan ekonomian ekfloron. En 1921 detruitis la zukerfabriko fajrege. En 1926 aŭtobuso anstataŭigis la antaŭan servon de poŝta kaleŝo inter Roßleben kaj Wiehe. En 1927 la unua knabino eklernejanis en la monakeja lernejo. Inter 1939 kaj 1946 ĉesis la kalia ekspluato pro akcidento enŝakta. Dum la nacisocialisma tempo ekzistis ekde 1934 en Bottendorf tre aktiva komunisma rezistadgrupo kies anoj post 1945 honoritis ekz. per stratonomoj (Otto-Römer-strato, Richard-Hüttig-placo). Punlaboristoj el Orienta Eŭropo devis labori surloke dum la Dua mondmilito.

Inter 1962 kaj 1964 plimodernigitis la kalia entrepreno, pro kio venis ne malmultaj laboristoj de ekstere. Fariĝis pli ol mil novaj loĝejoj. Ĝis 1990 ekzistis la komunumo Unstruttal kiu konsistis en la vilaĝoj Roßleben, Wiehe, Langenroda kaj Donndorf. En 1992/93 la Lingel-ŝufabriko iĝis klerigcentro. Nova ejo fajrobrigada inaŭguritis en 1996. En la 1-a de aprilo 1999 Roßleben iĝis unuigkomunumo kun la kvartaloj Bottendorf kaj Schönewerda. La urbaj ratjoj ceditis solene en la 17.6.1999.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de la loĝantaro (31.12.):

  • 1994: 5157
  • 1995: 5090
  • 1996: 5063
  • 1997: 4960
  • 1998: 4848
  • 1999: 6794
  • 2000: 6735
  • 2001: 6545
  • 2002: 6403
  • 2003: 6310
  • 2004: 6192
  • 2005: 6046
  • 2006: 5987
  • 2007: 5860
  • 2008: 5724
  • 2009: 5616
  • 2010: 5540
  • 2011: 5418
  • 2012: 5323
  • 2013: 5230
  • 2014: 5149
  • 2015: 5065
  • 2016: 4984

ekde 1999 kun kvartaloj

Fonto: Thüringer Landesamt für Statistik

Politiko[redakti | redakti fonton]

La urbodomo

Urba konsilantaro[redakti | redakti fonton]

Post la landaj elektoj de 2014 en Turingio la konsiliantaro ĝis la fuzio al Roßleben-Wiehe jenis:[1]

partio / partia listo SPD CDU Die Linke FWG1 DG2 BfB3 sume
seĝoj 7 seĝoj 5 seĝoj 2 seĝoj 3 seĝoj 2 seĝoj 1 seĝo 20 seĝoj
por komparo: la seĝara dispartiĝo post la elektoj de 2009
partio / partia listo SPD CDU Die Linke FDP FWG1 DG2 bbK4 entute
seĝoj 5 seĝoj 4 seĝoj 2 seĝoj 2 seĝoj 3 seĝoj 2 seĝoj 2 seĝoj 20 seĝoj

1 Freie Wählergemeinschaft Bottendorf     2 Dorfgemeinschaft Schönewerda     3 Bürger für Bürgerinteressen      4 … für eine bürgerfreundliche und bezahlbare Kommunalpolitik     

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

Personoj gravaj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]