Ruĝeca kukolkolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝeca kukolkolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Macropygia Macropygia
Specio: Ruĝeca kukolkolombo M. emiliana
Bonaparte, 1854
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝeca kukolkolombo (Macropygia emiliana) estas mezgranda ruĝecbruna birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas kolombojn kaj turtojn ene de la genro de Kukolkolomboj nome Macropygia. Ĝi troviĝas en Brunejo, Indonezio, kaj Malajzio. Ĝi estis kategoriita kiel specio Malplej Zorgiga en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.[1]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Ruĝeca kukolkolombo estis por la unua fojo priskribita de la franca biologo kaj ornitologo Charles Lucien Jules Laurent Bonaparte en 1854.[1] Ĝi estis disigita el la Fajnbeka kukolkolombo en 2003. Ĝi havas du restantajn subspeciojkn:[2]

Kvin iamaj subspecioj de la Ruĝeca kukolkolombo estis reatribuita fare de IOU en 2016:

  • M. e. cinnamomea Salvadori, 1892 - Enggano Insulo, estis disigita el la Fajnbeka kukolkolombo kiel Enggano kukolkolombo.
  • M. e. borneensis Robinson & Kloss, 1921 - norda Borneo estas nuntempe provizore konsiderata subspecio de la Filipina kukolkolombo (Macropygia tenuirostris borneensis).
  • M. e. modiglianii Salvadori, 1887 - okcidentaj Sumatraj insuloj estas nuntempe konsiderata subspecio de la Barusa kukolkolombo.
  • M. e. elassa Oberholser, 1912 - Mentavajoj estas nuntempe konsiderata subspecio de la Barusa kukolkolombo.
  • M. e. hypopercna Oberholser, 1912 - insulo Simeulue estas nuntempe konsiderata subspecio de la Barusa kukolkolombo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Ruĝeca kukolkolombo estas mezgranda,[3] ruĝecbruna kolombo, kiu estas 30 ĝis 37 cm longa.[4] Ĝi havas uniforme ruĝecan kapon,[3] kaj purpurbrunan, nigrec-striecan bruston. La kolo estas rozirizeca.[4] La vosto estas longa kaj svelta, kaj ne havas palgrizon aŭ blakecon pinte. La centraj vostokovriloj estas uniforme ruĝecaj, kaj ne havas nigrecan striecon.[3] La junulo similas al la ino laŭ aspekto, sed estas pli forte strieca.[5]

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Ekde 1988, la Ruĝeca kukolkolombo estas konsiderata specio Malplej Zorgiga en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Tio estis okazigita pro la fakto ke la specio havas grandan teritorion — pli ol 20 000 km2 — kaj kvankam ties populacio malpliiĝis, la indico de malpliiĝo estas konsiderata malpli ol 30% de malpliiĝo dum dek jaroj aŭ tri generacioj. Aldone, kvankam ties populacinombroj ne estis determinita, oni supozas, ke ili estas super 10 000, kio estas super la kriterioj kiuj kondukas al la kategorio de vundebla. Oni priskribis ĝin rare trovebla, sed ĝi estas ofta en Borneo kaj en insuloj ĉe la sudaj kaj okcidentaj marbordoj de Sumatro. Oni supozas, ke ĝi frontas populacimalpliiĝon pro habitatodetruo.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 BirdLife International (2012). “Macropygia emiliana”, IUCN Red List of Threatened Species 2012. Alirita 26a de Novembro 2013.. 
  2. Pigeons « IOC World Bird List (en-US). Alirita 2017-09-24.
  3. 3,0 3,1 3,2 Gibbs, David. (2010) Pigeons and Doves: A Guide to the Pigeons and Doves of the World (angle). Bloomsbury Publishing, p. 267. ISBN 9781408135556.
  4. 4,0 4,1 Ruddy Cuckoo-dove (Macropygia emiliana). Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions (2017). Arkivita el la originalo je 2017-07-12. Alirita 2017-09-24.
  5. Myers, Susan. (2016) Birds of Borneo (angle). Bloomsbury Publishing, p. 138. ISBN 9781472924452.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ng, E.Y.X., J.A. Eaton, P. Verbelen, R.O. Hutchinson, and F.E. Rheindt. 2016. Using bioacoustic data to test species limits in an Indo-Pacific island radiation of Macropygia cuckoo doves. Biological Journal of the Linnean Society 118: 786–812.