Rueyres VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rueyres
Blazono de Rueyres
Blazono de Rueyres
Blazono de Rueyres
Rueyres
Rueyres
Rueyres
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Centro de Vaŭdo
Koordinatoj  46° 41′ 37″ N 6° 41′ 33″ O / 46.69361 °N, 6.69250 °O / 46.69361; 6.69250 (mapo)Koordinatoj: 46° 41′ 37″ N 6° 41′ 33″ O / 46.69361 °N, 6.69250 °O / 46.69361; 6.69250 (mapo)
Areo 2,02 km²
Alteco 619 m super marnivelo
Poŝtkodo 1046
Komunumkodo 5534
Mapo de Rueyres
Mapo de Rueyres
Situa mapo de Rueyres
vdr

Rueyres estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 250 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio

La komunumo Rueyres situas sur la molasaj montetoj de la Vaŭda Mezlando okcidente de la valo de la rivero Mentue sur altigita tavolo en nordo de la regiono nomita Centro de Vaŭdo (en la franca lingvo Gros-de-Vaud), proksimume 8 kilometrojn nordnordoriente de la distriktĉefurbo Echallens, kaj 20 kilometrojn norde de la kantonĉefurbo Laŭzano. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,02 km², de kiuj 17,3% estas kovritaj de arbaro, 69,8% servas por agrikulturo kaj 10,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Rueyres limas en nordo al Oppens, en oriento al Bercher, en sudo al Fey, kaj en okcidento al Pailly.

Trafiko

La komunumo Rueyres situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la vilaĝo Rueyres pasas konekta vojo de Bercher al Pailly kaj de la vilaĝocentro vojo kondukas al Oppens. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 10 kilometrojn nordokcidente de la komunumo apud Yverdon-les-Bains.

Historio

La unua dokumenta mencio de Rueyres datiĝas el la jaro 1177 kiel Rueria. Rueyres dum mezepoko estis parto de la Senjorujo Bercher, kiu en la 12-a jarcento apartenis al la Baronoj de Cossonay kaj poste al diversaj aliaj senjoroj. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Rueyres apartenis al la Voktejo Yverdon. Post la revolucio ĝi apartenis al la Distrikto Echallens, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Marianne Stubenvoll: Rueyres en Historia Leksikono de Svislando (2012-01-05)

Eksteraj Ligiloj