Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
El Vikipedio
(Alidirektita el Rusa soveta federacia socialisma respubliko)
Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko (ruse: Российская Советская Федеративная Социалистическая Республика, RSFSR), la unua en la mondo socialisma ŝtato, estis proklamita en la III-a tutrusa kunveno de sovetoj de laboristaj, soldataj kaj kamparanaj reprezentantoj, kiu okazis inter la 10-a kaj la 18-a de januaro 1918.
En 1922 RSFSR kunfondis Sovetunion kaj eniris ĝian konsiston.
Ekde la 25-a de decembro 1991 portas la nunan nomon — Rusia Federacio aŭ sinonime Rusio.