Ryhor Baradulin
Ryhor Baradulin (beloruse - Рыгор Барадулін n. 24-an de februaro 1935) estas belorusa poeto, eseisto kaj tradukisto. Estis proponita al Nobel-premio pri literaturo.
Biografio [redakti]
Naskiĝis en kamparula familio. Post fino de mezlernejo (1954) ekstudis je filologia fakultato de Belorusa Ŝtata Universitato (finis en la jaro 1959). Laboris en diversaj periodaĵoj, kaj en eldonejoj. Kiel membro de ŝtata delegacio de Belorusa SSR partoprenis en laboro de Ĝenerala Asembleo de UNO (1984). Unu el fondistoj de Belorusa PEN-centro. Dum la jaroj 1995-1997 estis en estraro de Belorusa fondo de Soroso. Edziĝinta, filino Ilona estas pentristino, estas nepino.
Verkoj [redakti]
Debutis kiel poeto en la jaro 1953. Unua versaro estis eldonita en 1959. Kvanto de eldonitaj versaroj estas ĉirkaŭ 70 (inter kiaj estas multe de satiraj, humuraj, porinfanaj verkoj), krom tio estis literaturkritikaj artikoloj, eseoj, tradukoj.
Al 25-jara dato de elekto de papo Johano Paŭlo la 2-a tradukis en belorusan lingvon lia versaro "Roma triptiko", havis aŭdiencon je papo 24-an de junio de 2004. En la jaro 2005 estis eldonita aro de preĝformaj versoj "Ksti", pro kio li estis proponita al Nobel-premio pri literaturo en la jaro 2006. Versaro de elektita liriko "Runoj de Peruno" same abundas per spiritaj versoj.
Tradukis en belorusa lingvo versojn de Janis Rajnis, García Lorca, Omar Ĥajam, Ŝekspiro, Byron, Mickiewicz, kaj aliaj.
Literaturo [redakti]
- Гарэлік Л. Зямля дала мне права: Станаўленне творчай індывідуальнасці Р Барадуліна. - Мн., 1983.
- Барадулін Рыгор // Беларускія пісьменнікі (1917-1990): Даведнік; Склад. А. К. Гардзіцкі. Нав. рзд. А. Л. Верабей. - Мн.: Мастацкая літаратура, 1994. - 653 с.: іл. ISBN 5-340-00709-X
- Барадулін Рыгор //Беларускія пісьменнікі: Біябібліяграфічны слоўнік. У 6 т. /пад рэд. А. І. Мальдзіса. Мн.: БелЭн, 1992-1995. - Т. 1. - С. 210-235
- Бородулин Рыгор Иванович // Кто есть кто в Республике Беларусь: Электронный справочник; БДГ on-line. - Эл. ресурс bdg.by

