Sándor Dessewffy
Sándor Dessewffy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de junio 1834 en Bratislavo |
Morto | 4-an de decembro 1907 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo |
Sándor Dessewffy [ŝAndor deĵOfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dessewffy Sándor estis hungara pastro, abato, episkopo, profesoro, kanoniko. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis cserneki kaj ’’tarkeői’’.
Sándor Dessewffy [1] naskiĝis la 3-an de junio 1834 en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 5-an de decembro 1907 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Sándor Dessewffy post la gimnaziaj jaroj frekventis porpastran lernejon en Eger, poste li lernis teologion en Pest (urbo). Li pastriĝis en 1857. Li komencis sian karieron en la sekva jaro kiel simpla pastro en Füzesabony. En 1859 li komencis instrui komence en Eger, poste en Pest. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
- episkopa sekretario en 1868 en Eger
- pastro en 1873 en Sárospatak
- abato en 1882
- kanoniko en 1884 en Kassa
- episkopo en Csanád en 1890
- funkciulo en Romo.
Li okupiĝis pri la edukado, li fondis lernejojn, krome li helpis al la malriĉuloj. Li gvidis pilgrimadojn al Italio.