Sándor Jablánczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Jablánczy
Persona informo
Naskiĝo la  1-an de decembro 1908(nun 1908-12-01)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Ipolyság
Morto la 8-an de marto 1999
en  Kanado Vankuvero
Lingvoj hungaraĉeĥaangla
Ŝtataneco HungarioKanadoĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo inĝeniero • universitata instruisto
vdr

Sándor Jablánczy [ŝAndor jablAnci], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Jablánczy Sándor estis hungara inĝeniero pri arbaroj, altlerneja instruisto. Lia persona nomo estis Alexander en Kanado.

Sándor Jablánczy[1] naskiĝis la  1-an de decembro 1908(nun 1908-12-01) en Ipolyság (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Šahy en Slovakio), li mortis la 8-an de marto 1999 en Vankuvero (Kanado).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Jablánczy maturiĝis en hungara gimnazio en sia naskiĝurbo (sed jam en Ĉeĥoslovakio) en 1926, poste li akiris arbarinĝenieran diplomon en Prago en 1931, pli poste li studis jaron ankaŭ juron. Inter 1932–1938 li laboris en pluraj slovakiaj arbaroj (dum li doktoriĝis en 1936 en Bratislavo), poste li translokiĝis al Hungarlando, kie same li laboris en pluraj arbaroj. En la lernojaro 1948 li estis lernejestro, poste li havis postenon en ministerio, inter 1951-1956 li estis docento kaj katedrestro en Agrarscienca Universitato, dum li kandidatiĝis en 1954 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Depost la hungara revolucio de 1956 li disidis kaj instruis la rifuĝintajn hungarojn en Universitato de Brita Kolumbio ĝis 1961. En la sama universitato li akiris sciencan gradon Ph.D. en 1964, dum li laboris en arbara laboratorio inter 1961–1974, poste li pensiuliĝis. Li edziĝis en 1940.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az erdészeti szakszervezetek feladatairól. (kunaŭtoro, 1948)
  • A táji erdőműveléstani kutatás alapelvei. (1952)
  • A szálalóerdő jelentősége Magyarországon. (disertaĵo, 1954, reledonita: 2008)
  • Erdőműveléstan. (studenta lernolibro, 1956)
  • Sustainable Silviculture. (1989)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.