Sásd

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sásd [ŝAŝd] estas urbo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Sásd, kies centro estas. Sás signifas karekso, en la valo dum la historio estis marĉo.

Blazono de Sásd
Karekso, pri kio estis nomata la urbo

Bazaj informoj

Sásd situas en valo, laŭ ĉefvojo Pécs-Kaposvár, laŭ fervojo Budapeŝto-Pécs. Tiu lasta urbo troviĝas 31, Budapeŝto 185 km.

La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko, poste de romianoj. La unua skriba mencio devenis el 1332. Antaŭ la turkoj la valo apartenis al Dombóvár. Inter 1544-1686 ĝi apartenis al la turkoj, ili konstruis fortikaĵeton. Post la reokupo la setlejo iĝis doganejo, ekde 1793 eklezia centro, inter 1850-1979 distriktejo. Inter 1918-1921 la tiama vilaĝo estis departementejo de restBaranya. En 1936 apuda vilaĝo Hörnyék (hornjEk) aldoniĝas al Sásd, kiu iĝis grandvilaĝo en 1970, urbo en 1995.

En la urbo germanaj kaj ciganaj aŭtonomioj funkcias.

Vidindaĵoj estas katolika preĝejo, kalvinana preĝodomo kaj tombeja kapelo.

Famuloj

En Hörnyék naskiĝis bestkuracisto Ernő Guzsal.

Testvérvárosai