Saksa Svislando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la rokensemblo Bastei
mapo de la Saksa Svislando

Saksa Svislando (germane Sächsische Schweiz) estas la nomo de la germana parto de Elba Grejsmontaro. Konforme al la unueco de tiu ĉi pejzaĝo kaj al la translima funkcio de Esperanto rekomendindas kolekti la informojn pri Saksa Svislando kaj Ĉeĥa Svislando grandparte kune sub la nocio Elba Grejsmontaro.
La nomon Saksa Svislando origine kreis la svisaj pentristoj Adrian Zingg kaj Anton Graff, kiuj loĝis en Dresdeno. Kiam en 1766 ambaŭ tramigris la montaron ĝi rememorigis al ili la hejmlandon. Kvankam la komparo kun alpa pejzaĝo estas klare troiga, dum la aŭroro de la epoko de la romantismo ĝi estis entuziasme akceptita. Ankoraŭ hodiaŭ la tradicia nomo "Saksa Svislando" estas pli populara ol la geografie korekta Elba Grejsmontaro.


Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj

greke http://www.teufelsturm.de greke http://www.oberelbe.de/tourist greke http://www.felsenbuehne-rathen.de greke http://www.seifert-dresden.de/s_schweiz/index.htm