Sauerland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sauerland
tipa pejzaĝo de la montaro
Bazaj informoj
federaciaj landoj: Nordrhein-Westfalen, Hesio
distriktaroj: Arnsberg, Kassel
plej alta punkto: Langenberg en la submontaro Rothaargebirge (843 metroj super la marnivelo)
plej malalta punkto: apud Iserlohn-Hennen (99 metroj super la marnivelo)
divido: pluraj distriktoj
Mapo

La pejzaĝa regiono Sauerland [prononco "Zaŭalant"] estas mezalta montaro en la federaciaj landoj Nordrejn-Vestfalio kaj Hesio de Germanio, do sume situas en la okcidento de Germanio. Ĝi kovras la sudorienton de Nordrejn-Vestfalio kaj la plejan nordokcidenton de Hesio (ĉirkaŭ la urbo Willingen). La montaro Rothaargebirge konsideriĝas submontaro de la montaro Sauerland.


La regiono geologie apartenas al la Rejnlanda Ardeza Montaro, grupo de montaroj ekestintaj dum la terhistoria epoko Devonio, kiuj etendiĝas de nordokcidenta Francio, okcidenta Belgio kaj Luksemburgio oriente ĝis la montaro Taunus sudokcidente kaj do la montaro Sauerland nordokcidente. La plej alta monto de la montaro Sauerland, kiu nomiĝas Langenberg, altas 843 metrojn super la marnivelo. La montaro kiel multaj mezaltaj montaroj de Germanio konsistas el malkrutaj, arbaroriĉaj montoj sen akraj pintoj. Ĝi en iuj lokoj estas relative maldense loĝata kaj tial estas ŝtatata semajnfina ekskursocelo por la enloĝantoj de la grandaj urboj de la intense industriigita Ruhr-Regiono.

Geografia situo

Okcidente la montaro transiras al la regiono Bergisches Land, sude al la regiono Siegerland, norde al la regiono Hellwegborden kaj nordoriente al la montara lando de la rivero Weser kaj la montareto Eggegebirge.

Aparte la montaro kovras la teritorion de la germanj administraj distriktoj Hochsauerland, Mark, Olpe, Soest kaj Waldeck-Frankenberg.

Iserlohn per proksimume 100.000 enloĝantoj estas la plej granda urbo de la regiono, sekvas Lüdenscheid kaj Arnsberg.

Troviĝas intensaj spuroj de homa loĝado ekde la ŝtonepoko. Pluraj regionaj urbetoj konservis siajn historiajn mezepokajn urbokernojn (dum la mezepoko la du plej regionaj regnoj estis la duklando Vestfalio kaj la graflando Mark). Ekde la mezo de la 19-a jarcento la intensa industriigo, kiu komplete transformis la pejzaĝojn en la valoj de la riveroj Rejno kaj Ruhr, ankaŭ draste transformigis la vivon en la historiaj urboj de la montara regiono proksima al la du riveroj, kvankam la ŝanĝoj ne sufiĉis por tute transformigi la pejzaĝojn. Simile kiel en la apuda simile montara regiono Bergisches Land, plej drasta ŝanĝo estis, ke ekestis multaj akvobaraĵoj kaj multnombraj arbaraj valoj transformiĝis al grandaj artefaritaj lagoj.

La plej alta monto estas la Kahler Asten kun alto de 841,9 metroj.

Etimologio

La nomo „Sauerland“ skribe dokumentiĝas unuafoje dum la jaro 1266, kiam en listo de juĝejaj atestantoj nomiĝas persono kun la nomo „Wessel de Suderlande“. Nur ĉirkaŭ la jaro 1400 ekforfalas la litero 'd' kaj el Suderland iĝas Suerland. La nomo do ne havas rilaton al la germanlingva adjektivo "sauer", nome "acida", sed origine signifas "suda lando". Lingve la vortero „suder-“ tre parencas al la malnovsaksa samsignifa vorto sûðar.

Esperanto en la regiono

En Germanio Esperanto-parolantoj statistike aparte kolektiĝas en la pli grandaj urboj, do la kompare malurba regiono Sauerland ne havas aparte bonajn kondiĉojn havi densan reton da Esperanto-grupoj. Tamen la landaj Esperanto-organizoj GEA kaj GEJ ĉiam havis individuajn membrojn en ĉiuj partoj de la teritorio. Tre aktiva kaj konstanta grupo, kiu dum jardekoj organizis multjan lingvokursojn, ekzistas en Meschede, kie fine de 2007 kaj komence de 2008 okazis la 6-a Novjara Renkontiĝo de eŭropaj esperantistoj. Jam antaŭe, dum la vintro 1990/1991, la 34-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en la urbo Finnentrop kerne de la montaro. La Internacia Junulara Kongreso de TEJO de somero 1985 okazis en Geseke-Eringerfeld en ebenaĵo ĉe la norda rando de la montaro.

Detalmapo

Eksteraj ligiloj

greke turismaj informoj (germanlingaj) greke Sauerland-Travel (germanlingaj) greke Sauerland-Bilder, fotoarkivo kun bildoj de Arnsberg ĝis Winterberg (paĝoj germanaj)

Ŝablono:LigoLeginda