Savigny VD
- La mallongigo VD en Savigny VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Savigny. |
Savigny | |
---|---|
Blazono de Savigny | |
Preĝejo de Savigny | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Lavaux-Oron |
Koordinatoj | 46° 32′ 18″ N 6° 43′ 55″ O / 46.53833 °N, 6.73194 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 32′ 18″ N 6° 43′ 55″ O / 46.53833 °N, 6.73194 °O (mapo) |
Areo | 16,02 km² |
Alteco | 793 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1073 |
Komunumkodo | 5611 |
Mapo de Savigny | |
Savigny estas komunumo en la distrikto Lavaux-Oron en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 3364 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
La komunumo Savigny situas norde de la baseno de la Lago Lemano sur la akvodislimo inter la riversistemoj de Rodano kaj de Rejno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Savigny kaj la setlejoj Claie aux Moines, Les Humbert, Le Martinet, La Goille, Mollie Margot, La Branche, Nialin kaj Grémaudet.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 16,02 km², de kiuj 28,1% estas kovritaj de arbaro, 59,2% servas por agrikulturo kaj 12,2% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Savigny limas en nordo al Montpreveyres, en nordnordoriento al Servion, en oriento al Forel (Lavaux), en sudo al Bourg-en-Lavaux, en sudsudokcidento al Lutry, en sudokcidento al Belmont-sur-Lausanne, en okcidentsudokcidento al Pully, kaj en okcidento al Laŭzano.
Trafiko
Tra Savigny pasas la kantona ĉefvojo de Laŭzano al Oron kaj Bulle. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas 4 kilometrojn sudokcidente de la komunumo en Chexbres. Pere de la buslinio n-ro 65 de Laŭzano al Sevion la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Savigny datiĝas el la jaro 1224 Savignie. Dum mezepoko kaj ankaŭ sub la berna regado de §536 ĝis la Helveta Revolucio la setlejoj de Savigny apartenis al la komunumo kaj paroĥo Lutry. En la jaro 1823 Savigny disiĝis de Lutry kaj fariĝis memstara komunumo kaj nur ek tiam la setlejo Savigny disvolviĝis al kerna vilaĝo. Tiu evoluo fortiĝis per la malfermo de tramlinio de Laŭzano al Oron en la jaro 1902, kiu tramo en la 1950-aj jaroj anstataŭiĝis per la loka buso n-ro 65.[3]
Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kun la nomo Savigny
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Louis-Daniel Perret: Savigny en Historia Leksikono de Svislando (2010-02-23)
Eksteraj Ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Savigny
- Paĝaro por ciuj Savigny france (26 komunumoj nomiĝas Savigny en Francio kaj en Svisio).
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Savigny – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|