Setooj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
flago de la setoa kultura komunumo
tradiciaj vestoj de la setooj

La setooj (setoe setoq, estone setud) estas etna malplimulto en la suda parto de la lima regioino inter la du ŝtatoj Estonio kaj Rusio. Kelkaj etnologoj konsideras ilin tribo de la estonoj. De la rusoj ilin diferencigas ilia finn-ugra lingvo, la setoa, kaj lige al tio malnovegaj, tre arkaikaj tradicioj kaj forta kultura identeco . Kontraste al la tradicie plejparte protestantismaj estonoj la setooj plej parte estas ortodoksaj kristanoj. Nuntempe laŭ taksoj ankoraŭ ekzistas proksimume 10 000 personoj kiuj mem konsideras sin anoj de la setoa etno.

Vivregiono

La setooj tradicie vivas en la historia regiono Setumaa en la sudoriento de Estonio kaj nordokcidento de Rusio proksime de la lago Peipsi. Setumaa nuntempe ampleksas la distriktojn Põlvamaa kaj Võrumaa en Estonio kaj la oblaston Pskov en Rusio. La nombro de setooj en Estonio taksatas proksimume 10 000, el kiuj 3 000 ĝis 4 000 vivu en Estonio. Tamen en la estona censo de 2000 la etno "setoo" ne povis esti indikita. En la rusia censo de 2002 nur 197 (!) personoj konsideris sin anoj de la setoa etno/nacieco.[1]

La popolo de setooj historie vivis borde de la lago Peipsi kaj borde de la riveroj Piusa kaj Mädajõgi, kiuj konsistigas la limon inter la historia regiono Livonio okcidente kaj Rusio oriente. La rivero Piusa sekvas kompare maltrankvilan akvan vojon ĝis la lago Peipsi. En la mezepoko ĉi-tie estis gravaj komercaj vojoj, kaj strataj kaj akvaj. Karakterizaj por la vivregiono de la setooj estas sablaj kaj ne aparte fekundaj grundoj. La sablan pejzaĝon aparte dominas multaj pinaj arbaroj.

Grandaj historiaj bienoj kun reprezentaj bienejoj, tipaj por la germanbalta historio de Estonio kaj Livonio, en Setumaa apenaŭ ekzistas. La lando plejparte estis posedaĵo de la reganta ŝtato respektive de monaĥejo germane nomata Petschur, estone Petseri) - lokaj farmistoj kaj fiŝistoj kontraŭ pagoj povis aĉeti permesojn uzi ĝin por agrikulturo respektive fiŝkaptado. En la farmista setoa kulturo dominis fortikitaj bienoj kaj vilaĝoj kun karakterize altaj palisaroj kaj lignaj pordegoj.

Centroj de la setoaj komunumoj estis la ortodoksismaj preĝejoj kaj malgrandaj vilaĝaj kapeloj (tsässonad), tradicie konstruataj el ligno. Interne de tiuj kapeloj, el kiuj ĉiu havis sian propran patronan sanktulon aŭ anĝelon, situis kandeloj kaj floroj, kaj multaj ikonaj sanktulaj bildoj tipaj por la ortodoksima kulturo.

Historio

Probable la setooj jam antaŭ la jaro 600 post Kristo vivis en la teritorio de la nuna retiono Setumaa. Ekde la komenca parto de la mezepoko pli kaj pli slavaj triboj migris nordorienten. La finn-ugraj estonoj inter la 10-a kaj 13-a jarcentoj perforte kristaniĝis, kiam la katolikaj regnoj Danio kaj la [ Germana Ordeno armee regis Livonion. Aparte la germanlingva katolika episkopejo Dorpat kun sia centra urbo nun nomata Tartu premis la setoojn konvertiĝi al katolikismo.

La setooj, kiuj vivis en la influa zono de la slava regno de Novgorod, tamen ankoraŭ plurajn jarcentojn restis nekristanoj. Nur en la 15-a jarcento ili fine konvertiĝis al ortodoksismo. Ankaŭ post tio tamen ili tenis multajn prakristantajn kutimojn kaj tradiciojn, tiel ke la religia kulturo de ortodoksimo komence aspektis nur surfaca. La kulturaj kontaktoj inter estonoj kaj setooj tamen ankaŭ alportis multajn katolikajn influojn al la setoa kulturo.

La setooj mem priskribis kaj priskribas sian situon en la lima lando inter rivalaj religiaj kaj politikaj potencoj per la setoa esprimo katõ ilma veere pääl („ĉe la limo de du mondoj“).[2] Inter la jaroj 862 kaj 1920 granda parto de la setoa vivregiono apartenis al rusiaj regnoj, aparte la Grandduklando Moskvo kaj la posta Rusia Imperio. La 24-an de februaro 1918 en la perturboj post la Unua Mondmilito kaj la Oktobra Revolucio deklariĝis suverena estona ŝtat. En la pactraktato de Tartu (estone) respektive Dorpat (germane), la regiono Setumaa iĝis teritoria parto de Estland. Ĝi je la nomo distrikto "Petserimaa" estis integrigita en la novan estonan ŝtaton. Tamen la ortodoksisma regiono Setuma en la krome plejparte protestantism Estonio restis kultura fremdaĵo.

La unuaj tri jardekoj de la 20-a jarcento povas esti nomataj "flora periodo" de la setoa kulturo. Ĉirkaŭ la jaro 1905 la nombro de setooj probable atingis sian kulminon. En la estona censo de 1934 15 000 homoj deklaris sian setoan etnan identecon. Nur en la 1930-aj jaroj estonlingviga politiko de la pli kaj pli centrisma kaŭ aŭtoritata estona ŝtato fortigis premon de adaptiĝo al la estona etna plimulto de la ŝtato.

En junio 1940 la armeo de Sovetunio okupis Estonion kaj komenciĝis preskaŭ kvindekjara fazo de kultura subpremo, kiu konsideris ĉiujn lingvajn kaj etnajn malplimultojn en Sovetunio. La setoa kulturo de tiam estis multfacete limigita per la komunisma reĝimo. Tradiciaj arĝentaj dekoraĵoj en familia posedo estis ŝtatigitaj, setolingva eduko en la lokaj lernejoj estis malpermesata. Setoaj farmbienoj estis premitaj transiri al sovetuniaj kolĥozoj kaj estis planekonomie administrataj. Ne malmultaj setooj (kiel ankaŭ multaj estonoj) dum la epoko de Stalinismo estis perforte translokigitaj al Siberio. En 1944 la limo inter la Estona SSR kaj la Rusia SFSR laŭ ordono de la sovetuniaj regantoj en Moskvo estis ŝanĝita: ĝi de tiam tratranĉis la setoan vivregionon, unuafoje en la setoa historio. Tamen tio en la tempo de Sovetunio ne estis signifa aldona limigo: Post la disfalo de Sovetunio kaj la fina reatingo de ŝtata suvereneco de Estonio en aŭgusto 1991 tamen la limo inter Estonio kaj Rusio, tranĉanta la tradician vivregionon de la setooj, estas serioza obstaklo. Ĝi forte limigas la kontakton inter la setooj ambaŭflanke de la limo, kaj la aliron al kulturaj lokoj kaj tombejoj. La respubliko Estonio ekde 1994 fakte agnoskas la sovetunian limŝanĝon de 1944. Lima traktato inter Estonio kaj Rusio tamen ĝis la stato de printempo 2012 ankoraŭ ne estis ratifikita fare de la rusia parlamento. Post la aliĝo de Estonio al la Eŭropa Unio, la limo aldone estas ekstera limo de la Eŭropa Unio kaj de la traktato de Schengen, kio ankoraŭ pli fermas ĝin.

Nuntempe la setooj havas plenajn kulturajn kaj politikajn rajtojn en la respubliko Estonio. La plej granda defio por la setoa kulturo h estas la progresanta tutmondigo de la socio kaj la translokiĝo de la plej multaj junuloj al pli grandaj urboj en kaj ekster Estonio, kiu pli kaj pli senhomigas la setoajn vilaĝojn. Signifa parto de la setooj nun vivas en la du plej grandaj urboj de Estonio, Talino kaj Tartu.

Notoj

  1. datumoj de la rusia censo de 2002 en formato EXCEL, angle
  2. "evoluo de la setoa areo", artikolo anglalingva