Shirley MacLaine
El Vikipedio
| Shirley MacLaine | |
Shirley MacLaine en 2005 |
|
| Naskonomo | Shirley MacLean Beaty |
| Naskiĝo | 24-a de aprilo 1934 |
| Aktivaj jaroj | 1955- |
| Nuptopartnero | Steve Parker (1954-1982) |
| Oskar-premio | |
|---|---|
|
1983 - Terms of Endearment |
|
| Premio Ora Globo | |
|
1961 - The Apartment 1964 - Irma la Douce Plej bona aktorino en filma dramo 1984 - Terms of Endearment 1989 - Madame Sousatzka Plej promesinda novulo - virino 1955 - The Trouble with Harry Cecil B. DeMille Award 1998 - por la tutviva laboro |
|
| Premio BAFTA | |
|
1960 - Ask Any Girl 1961 - The Apartment |
|
Shirley MACLAINE (n. 24-an de aprilo 1934 en Richmond, Virginio) estas usona aktorino kaj dancistino, ankaŭ reĝisorino. Ŝi komencis sian karieron kiel kantistino kaj dancistino en la Broadway-Teatro. En 1956 ŝi ricevis sian unuan filmrolon en la Hitchcock-filmo The Trouble with Harry. Shirley MacLaine, kiu komence reprezentis la rolskemon de infaneca naivulino, en siaj pli malfruaj filmoj pli kaj pli transiris al karakteraj roloj. Ekde la 1970-aj jaroj ŝi ankaŭ verkas kaj engaĝiĝas por politikaj celoj. Ŝi estas la fratino de la aktoro Warren Beatty.
Famaj filmoj:
- The Trouble with Harry (Usono, 1956)
- Around the World in 80 Days (Usono, 1956)
- Ask any Girl (Usono, 1959)
- The Apartment (Usono, 1960)
- Irma la Douce (Usono, 1963)
- Two Mules for Sister Sara (Usono, 1969)
- A change of Seasons (Usono, 1980)
- Terms of Endearment (Usono, 1983)
- Steel Magnolias (Usono, 1989)
- Postcards from the Edge (Usono, 1990)
Premioj:
- Oskaro por la ĉefrolo en Terms of Endearment (1984)
- En 1999 ŝi kadre de la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en Germanio ricevis la premion Honora Ora Urso pro sia vivoverko.
MacLaine en ŝia debuta filmo The Trouble with Harry (1955)
