Siegfried Sassoon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Siegfried Sassoon
Persona informo
Naskiĝo 8-an de septembro 1886 (1886-09-08)
en Matfield
Morto 1-an de septembro 1967 (1967-09-01) (80-jaraĝa)
en Heytesbury
Tombo Somerset vd
Religio katolikismojudismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Matfield vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato de Kembriĝo • Kolegio Clare • New Beacon School • Marlborough College vd
Familio
Dinastio Sassoon family vd
Patro Alfred Ezra Sassoon vd
Patrino Theresa Thornycroft vd
Gefratoj Hamo Watts Sassoon vd
Edz(in)o Hester Gatty • Stephen Tennant vd
Amkunulo Stephen Tennant vd
Infanoj George Sassoon vd
Profesio
Okupo raportisto • verkistomilitisto • poeto vd
Verkado
Verkoj Memoirs of a Fox-Hunting Man vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Siegfried Loraine SASSOON (n. la 8-an de septembro 1886, m. la 1-an de septembro 1967) estis angla poeto kaj verkisto.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Matfield, vilaĝo en Kent. Liaj gepatroj estis:

  • Alfred Ezra Sassoon (1867-1895), ano de riĉa hinda juda komercista familio, tamen senheredita pro sia edziĝo al ne-judino
  • Theresa Thornycroft, ano de familio kiu enhavis plurajn skulptistojn

Lia patrino nomis lin Siegfried pro sia amo de la operoj de Richard Wagner, kaj Loraine laŭ la familinomo de amiko.

De 1905 al 1907 li studis juron kaj historion ĉe Clare College, Universitato de Kembriĝo. Sed li eliris de la universitato sen diplomiĝi kaj dum pluraj jaroj ĉasadis, ludis kriketon, kaj verkis ne-aklamatajn poemojn en iom romantika stilo.

Unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Tuj antaŭ la komenco de la Unua Mondmilito Sassoon eniris la britan armeon kiel oficiro, sed pro rajda akcidento rompis al si la brakon kaj ne povis batali antaŭ majo 1915. Tiun jaron lia frato Hamo Sassoon mortis ĉe Gallipoli. La sekvantan novembron li iris al Francio, kie li renkontis la poeton kaj verkiston Robert Graves, kun kiu li amikiĝis. Ŝokita de la militado, li komencis verki poemojn en tre simpla, foje familiara stilo por komuniki la malbelan veron pri tranĉea militado al legantoj alktumiĝintaj al patriota propagando. En kelkaj poemoj li akre satiris la idiotecon de generaloj kaj superaj oficiroj. Malgraŭ tio li mem batalis tre heroece, kaj ricevis medalon. Ekzemple li sole kaptis germanan tranĉeon. Pro sia preskaŭ-suicedema kuraĝo li akiris la moknomon Mad Jack (Freneza Joĉjo).

En 1917, post la morto de amiko (David Cuthbert Thomas), li decidis publike kontraŭi la militon. Post periodo de konvalesko, kaj subtenata de pacifismaj amikoj kiel Bertrand Russell, li rifuzis reiri al Francio kaj ĵetis sian medalon en riveron (ĝi estis poste trovata kaj nun eksponiĝis en la muzeo de lia regimento en Kimrio). Li sendis leteron al sia supera oficiro titole A Soldier's Declaration (Deklaro de Soldato), kaj la leteroj aperis en la gazetaro kaj estis laŭtlegata en parlamento. Estis paciento en Somerville College (Oksfordo). Parte pro la interveno de Robert Graves, la armeaj instancoj decidis ne inicii militproceson kaj sendis lin al hospitalo proksime al Edinburgo, kie oni klopodis kuraci lin de obus-ŝoko. Tie li renkontis Wilfred Owen, kiun li forte kuraĝigis daŭre verki poemojn. Verŝajne estis pro la kuraĝigo de Sasson ke Wilfred Owen iĝis tre grava milit-poeto, kaj post la fino de la Unua Mondmilito Sassoon ĉampionis liajn poemojn. Fine Sassoon denove batalis en Palestino antaŭ ol reiri al Francio kie li akcidente estis kapvundita de britaj soldatoj. Li pasis la reston de la milito en Britio.

Posta vivo[redakti | redakti fonton]

Dum la Unua Mondmilito Sassoon renkontis malriĉulojn kaj akiris socialismajn simpatiojn. Post mallonga loĝado en Oksfordo, en 1919 li iĝis literatura redaktisto de la maldekstra gazeto Daily Herald.

En Oksfordo li amikgixis al la komponisto Wiliiam Walton, kiun li ĉampionis kaj finance helpis (poste Walton dediĉis al Sassoon la uverturon Portsmouth Point).

En 1928 aperis la unua de serio de membiografiaj romanoj, Memoirs of a Fox-hunting Man, kiu gajnis gravan literaturan premion.

Li pli malkaŝe agnoskis sian samseksemon kaj ĝuis plurajn amaferojn. Inter liaj amorantoj estis la komponisto kaj aktoro Ivor Novello. Tamen en 1923 li surprizis multajn amikojn per sia edziĝo al Hester Gatty. Li ege deziris idon kaj en 1936 ili havis filon, George, kiu iĝis sciencisto kaj verkis librojn pri vizitoj de eksterteruloj. Sed la geedzaj rilatoj malfacilis kaj ĉirkaŭ 1945 Sassoon kaj sia edzino disiĝis.

Li estis amiko de multaj verkistoj, inkluzive E. M. Forster. Kiel maljunulo li iĝis romkatoliko, kaj ofte vizitis la monaĥinojn de abatejo ĉe Stanbrook, kiuj havis privatan eldonejon kiu eldonis memorhonorajn arojn de liaj poemoj.

Li entombiĝis en la vilaĝo Mells, Somerset, en la sama preĝejo ol la romkatolika pastro kaj verkisto Ronald Knox.

La 11-an de novembro 1985, en Abatejo Westminster, senvualiĝis monumento memore al dek ses militpoetoj, inter kiuj estis Siegfried Sassoon.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Sassoon eldonis multajn poemarojn, sed hodiaŭ plej konataj estas la poemoj pri la Unua Mondmilito, el Counter-attack and other poems (Kontraŭ-atako kaj aliaj poemoj) (1918).

Inter liaj prozaj verkoj, plej famas la membiografiaj romanoj

  • Memoirs of a Fox-hunting Man (1928)
  • Memoirs of an Infantry Officer (1930)
  • Sherston's Progress (1936)