Sigrid Undset

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sigrid UNDSET (naskiĝis la 20-an de majo, 1882, mortis la 10-an de junio, 1949) estis norvega verkistino.

La filino de danino kaj norvega arkeologo naskiĝis en Kalundborg, Danio kaj pasigis sian junaĝon ĉefe en Kristiania (nuntempe: Oslo). Post la frua morto de la patro, la familio ekhavis gravajn financajn problemojn, kaj Sigrid Undset anstataŭ studi en Universitato devis gajni monon en oficejo. Jam frue ŝi komencis verki: ĉefe pri la problemoj de la virinaro siatempa, tamen kun distanco al la vekiĝanta feminismo. Pli malfrue la verkistino dediĉis sin ankaŭ al historiaj temoj. Ŝia romantrilogio Kristin Lavransdatter, kiu internacinivele estas rigardata ŝia plej fama verko, temas pri la vivo en la mezepoko, sed pritraktas universalajn homajn temojn.

En la jaro 1924 Sigrid Undset, kiu tiutempe jam estis patrino de tri gefiloj, fariĝis katolikino - ne tre populara decido en la protestantisma Norvegio. Kulmino de ŝia kariero estis la gajno de la Nobel-premio pri literaturo en la jaro 1928.

Pro sia kontraŭfaŝisma sinteno Sigrid Undset en la jaro 1940, kiam la nazioj okupis Norvegion, devis forlasi sian patrujon. Kune kun sia plej juna filo ŝi elmigris al Usono - du el ŝiaj gefiloj tiutempe jam estis mortintaj. Post la milito (1945) ŝi revenis al Norvegio, por pasigi la reston de sia vivo retirite. Ŝi mortis en Lillehammer.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Jenny (romano, 1911)
  • Et kvindesynspunkt (eseoj, 1919)
  • Kristin Lavransdatter (romantrilogio, 1920-22)
  • Olav Audunssøn (romano, 2 partoj, 1925, 1927)
  • Gymnadenia (romano, 1929)
  • Den brændende busk (romano, 1930)
  • Madame Dorthea (romano, 1939)


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]