Silema leŭkostikto
El Vikipedio
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Leucosticte sillemi (Roselaar, 1992) |
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
La Silema leŭkostikto (Leucosticte sillemi) estas specio de birdoj de la familio de Fringedoj kaj genro de Leŭkostiktoj, kiuj estas grizaj, brunaj aŭ grizbrunaj birdoj kun rozkolorecaj areoj en subaj partoj aŭ flugiloj. Ĝi troviĝas nur en Ĉinio kaj estas konata danke al nur du specimenoj kolektitaj en 1929 el la areo de Akesajĉino de suda Ŝinĝjango. Oni supozas ke tiu birdo survivis kaj oni ne konas minacojn por tiu specio.
Temas pri ĝenerale grizbruna birdo kun pli helbruna kapo, nigreca dorso, blanka pugo kaj malhelbrunaj flugiloj kaj vosto. La gorĝareo kaj subaj partoj estas helaj.
Referencoj [redakti]
- BirdLife International 2004. Leucosticte sillemi. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
- BirdLife International (2007) Species factsheet: Leucosticte sillemi. Downloaded from http://www.birdlife.org on 14/8/2007
|
||||||||||||||||||
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Birdoj |