Sokotro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sokotra, SokotroSukutra (“Insulo de la beata”, el la sanskrita) ( Arabe : سقطرى ) estas kvarinsula arkipelago en la Hinda Oceano, ĉ. 340 km sudokcidente de bordoj de Jemeno. La teritorio de la insularo apartenas al Jemeno kaj ekde la jaro 2004 estas parto de ties provinco Hadramaut (antaŭe ĝi apartenis al la provinco Adeno).

Satelita bildo de insulo Sokotra
Mapo de la Sokotra arkipelago
Situo de la insularo en Hinda Oceano

Priskribo

Sokotra estas la plej granda insulo de samnoma insularo, kun areo de 3600 km². Ĝian internon okupas la Haĝir-montaro (pinto 1509 m), norde mallarĝa, sude pli larĝa apudborda ebenaĵo. La insulon ĉirkaŭas sudokcidente kaj okcidente insuletoj, same apartenantaj al Jemeno (Samha, Darsah al-Ikhvan kaj Abd al Kuri).Ili kuŝas sur koralrifo (atolo), kiu pli frue plej verŝajne estis ligita al Afriko kaj la Araba duoninsulo. Ĝia longeco de oriento al okcidento estas ĉirkaŭ 135 km kaj de nordo al sudo 42 km.

Historio

La insulon regis la regantoj de sudorienta Jemeno – krom la portugala okupa tempo de 1507–11. La britoj volis aĉeti la insulon en 1834, sensukcese. La sultano de Jemeno akceptis en la 1880-aj jaroj la britan protektoraton. La sultaneco ĉesis en 1967 kaj Sokotra iĝis parto de la sendependa Jemeno.

Loĝantaro

En Sokotra loĝas fiŝkaptistoj, perlokaptistoj kaj agrikulturistoj. En la internaj areoj, nomadoj paŝtas bovon kaj aliajn bestojn. La insulo eksportas purigitan buteron (gi), fiŝon kaj incenson.

Biodiverseco

Sur la insulo vivas multe da endemiaj specioj.

Famaj plantoj de Sokotra estas la arbustoj, donantaj la mirhon kaj incenson; la Sokotra draceno.

Biogeografie la insulo troviĝas en la sahela-sudana ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi situas en dezert-kserofitara ekoregiono : la sokotraj kserofitaroj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj