Srpska Crnja

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Srpska Crnja, serbe Српска Црња, germane Serbisch-Zerne, hungare parte Szerbcsernye [serbĉernje], parte Németcsernye [nEmetĉernje] estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Nova Crnja.

Srpska Crnja troviĝas en (verda) Municipo Nova Crnja en Serbio
Mapo pri municipo Nova Crnja
Ortodoksa preĝejoturo de Srpska Crnja
Katolika preĝejo de Srpska Crnja

Bazaj informoj

Situo

Srpska Crnja situas sur ebenaĵo, laŭ la rumana landlimo, laŭ ĉefvojo Zrenjanin-Jimbolia. La lasta urbo troviĝas 6, Kikinda 9, Novi Sad 113, Beogrado 150 km-ojn.

Historio

La unua skriba mencio devenis el 1373 en formo "Csorna". En la 17-a jarcento la Osmana Imperio okupis la regionon kaj fondis najbare novan vilaĝon kaj konstruis malgrandan fortikaĵon. En 1696 tie okazis batalo, kie la Habsburga Imperio kune kun serboj venkis la turkojn, tamen la vilaĝo ĝis 1717 iomete apartenis al la Osmana Imperio. En 1716 aŭstraj inĝenieroj alvenis kaj aranĝis novan vilaĝon kun rektaj stratoj. Baldaŭe rumanoj kaj serboj, fine germanoj alvenis. La lastaj tamen loĝadis apude, kiel nova vilaĝo. En 1836 vivis tie 4370 homoj (2832 serboj, 1538 germanoj). En 1849 en ambaŭ vilaĝoj ĥolero okazis. En 1864 pro malgranda ribelo mortis po 2 loĝantoj kaj tiutempaj policanoj. En 1878 vivis en la serba flanko 3800 loĝantoj en 770 domoj, en la germana flanko 2600 homoj en 260 domoj. En 1886 incendio okazis, laŭ la onidiro germano kaŭzis ĝin. En 1898 fervojo Nagybecskerek-Zsombolya ekfunkciis. Post Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1926 nova fervojo konstruiĝis al Radojevo. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. Ili komence deportis 10 serbojn (supozeble partizanojn), baldaŭe la faŝistoj murdis kelkdekojn. Fine de la 2-a mondmilito la germana loĝantaro rifuĝis, serboj alvenis en la malplenajn domojn. En 1970 limpasejo ekfunkciis. En 2002 loĝis en Srpska Crnja 4383 homoj, (3672 serboj (84 %), 413 ciganoj, 163 hungaroj, 20 jugoslavianoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj

Vidu ankaŭ