Stanisław Kasznica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanisław Kasznica
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1908 (1908-07-25)
en Lvivo
Morto 12-an de majo 1948 (1948-05-12) (39-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Faculty of Law and Administration of Adam Mickiewicz University in Poznań
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Stanisław Józef Bronisław Kasznica, pseŭdonomo Stanisław Wąsacz kaj aliaj (naskiĝis la 25-an de julio 1908 en Lvovo, mortis la 12-an de majo 1948 en Varsovio) – pola armea komandanto, leŭtenanto de Pola Soldataro, subkolonelo kaj lasta ĉefkomandanto de NSZ (Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando). Partoprenanto de la batalo de Bzura kaj ribelo de Varsovio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo kaj junaĝo

Li estis filo de Stanisław Wincenty Antoni Kasznica, profesoro, senatano kaj dufoja rektoro de Universitato Adam Mickiewicz kaj Amelia el domo Malawska.

Ĝis 1912 la familio loĝis en Lvovo, kaj ĝis 1918 en Dublany apud Lvovo, novembre 1918 translokiĝis al Nałęczów, jaron poste al Varsovio, kie ekfrekventis en gimnazio. Printempe 1920 kun la familio translokiĝis al Poznań, kie daŭrigis lernadon en gimnazio, abituris en 1927. Studojn pri juro finis en la Universitato Adam Mickiewicz. Dum la studentaj jaroj aktivis en akademia korporacio "Helonia" kaj estis estrarano de Frata Helpo kiel gvidanto de prunteprena sekcio kaj gvidisto de studentaj domoj. Post la tria studjaro soldatservis en Volinia Volodimir, finis Lernejon de Substandardistoj de Artileri-Rezervo. Studojn kun titolo de magistro pri juro finis en 1933, septembre praktikis kiel advokato en Varsovio, en 1935 eklaboris kiel leĝa konsilanto en Gniezno. Antaŭ eksplodo de la dua mondmilito sukcese pasis advokatan ekzamenon en Poznań. Politikan agadon komencis en Partio de Granda Pollando (Obóz Wielkiej Polski). De aprilo 1934 aktivis en Naci-Radikala Partio (Obóz Narodowo-Radykalny). Membro de interna sekreta strukturo de ONR sub la nomo Organizacja Polska (Pola Organizaĵo).

Decembre 1939 nuptis Regina Niedźiałowska, havis filinon Zofia.

Aresto, proceso, ekzekuto, entombigo

La 15-an de februaro (26-an de februaro) 1947 arestita de komunista Sekureca Oficejo. Atestantoj el apudaj karceroj en Mokotów rememoris pri lia kruela torturado. Per verdikto el la 2-a de marto 1948, haketfunkcio Rs. 68/48, Armea Regiona Juĝejo en Varsovio sub gvido de subkolonelo Alfred Janowski kondamnis lin en proceso por kvarobla mortpuno kaj kvar malliberejoj, ankaŭ al kromaj punoj – perdo de publikaj, civitanaj kaj honoraj rajtoj kun konfisko de havaĵo kaj, principe de sumigo de la verdiktoj, li ricevis suman punon – la mortpunon kun menciitaj krompunoj (lia defendanto estis advokato Józef Litwin). Kune kun li oni kondamnis ankoraŭ kelkajn personojn el la pinta gvidantaro se la subteraj naciaj strukturoj, kaj en la sama proceso Lech Neyman. Prezidento Bolesław Bierut ne forpardonis. Pafekzekutado okazis en la malliberejo. Pri intenco de la verdikto la familio ne estis informita, nek ricevis la korpon.

Oni ĵetis ĝin kaŝe, sennome, en uniformo de Wehrmacht, al kolektiva kavaĵo, enterigitan en nekonata kaj nemarkita loko. Temis pri tio, ke krom mortigo, ankaŭ mortigi memoron pri la viktimo.

La 14-an de oktobro 1970 lia persona aktujo estis transdonita, kun dokumentoj de 1322 kondamnitoj el arkivo de la Mokotów-Malliberejo al Vojevodia Komandejo de Civitana Milico. La 30-an de septembro 1992 Juĝejo de Varsovia Militista Areo agnoskis verdikton de la Armea Regiona Juĝejo nevalida.

Memorigo, elterigo, identigo

  • La 1-an de novembro 1990 sur Militista Tombejo en Powązki (Varsovio), sur la tereno de Kwatera na Łączce (Tomba segmento sur Herbejo) oni malkovris, faritan iniciate de Socia Komitato de monument-konstruo, la monumenton memorigantan laŭnome 241 viktimojn de komunistaj krimoj el la periodo 1944–1956, inter ili Stanisław Kasznica.
  • Liaj postrestaĵoj estis trovitaj en 2012 dum elterigaj laboroj sur la Herbejo (inter 117 personoj) de esploristoj de la Instituto pri Nacia Memoro, agantaj sub gvido de profesoro Krzysztof Szwagrzyk, kaj poste identigitaj de spertuloj de Pomorski Uniwersytet Medyczny (Pomeria Medicina Universitato en Szczecin) kadre de Pola Genetika Bazo de Viktimoj de Totalismoj. Oni informis pri tio la 20-an de februaro 2013.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Tadeusz Swat, Niewinnie Straceni 1945-56 (Senkulpe Ekzekutitaj 1945-56), Eldonejo Fundacja Ochrony Zabytków, Varsovio 1991
  • J.J. Kasprzyk, Kasznica Stanisław Józef Bronisław, Encyklopedia Białych Plam (Enciklopedio de Blankaj Makuloj), volumo IX.