Stefano Bakonyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefano Bakonyi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1892 (1892-01-01)
Morto 1-an de januaro 1969 (1969-01-01) (77-jaraĝa)
Lingvoj Interlingvao vd
Profesio
Okupo inĝenieroverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

D-ro. Stefano Bakonyi (naskiĝis en 1892 proksime de Budapeŝto, mortis en 1969) estis hungara komerca konsilisto kaj pionira inĝeniero, sed ankaŭ esperantisto kaj interlingvisto (ĉefe kiel Interlingvaista verkisto). Post kiam li finis la klasikan gimnastikejon, li studis kemion. Inter 1914 kaj 1918, li servis en la hungara armeo. Poste li laboris por plilongigita periodo en la germana industrio kaj en anglaparolantaj landoj. Li fariĝis komerca konsilisto kaj restis aktiva en la komerca kampo.

Unu monaton antaŭ sia morto, li fondis la Fundation Bakonyi pro Lingua Universal (Fondumo por akceli la eldonadon de libroj en Interlingua) en Lucerno, Svislando.

Interlingvistiko[redakti | redakti fonton]

Dum la Dua Mondmilito, la familio de Bakonyi vivis en Bordighera, urbo okupita de Nazia Germanio. Stefano Bakonyi ekaktivis en la internacia planlingva movado, unue en sia studenta periodo kiel esperantisto, poste kiel Idisto kaj aktivulo por Occidental kaj fine kiel interlingvisto. Inter liaj verkoj estis libro pri Interlingua kaj la historio de universala lingvo titolita Civilizacio e Lingua Universal. En diskutoj interlingvistaj pri la ideo de lingvo universala, li ĉiam diris "Non importa qui de nos ha ration, importa solo quo es juste" (Ne gravas kiu de ni pravas, gravas sole tio kio estas justa).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Bakonyi, Stephano, Civilizacio e Lingua Universal: Essayo historico-kultura e lingva. Luzern: Hugo Fischer, 1978.
  • Artikolo The Lone Hand (La Sola Mano) de Stefano Bakonyi, Nacia Biblioteko de Aŭstralio, la 1-an de majo 1920.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]