Sudafrika gipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Sudafrika gipo
Sudafrika gipo, ĉe Aligatorfarmo St Augustine, St. Augustine, Florido, Usono
Sudafrika gipo, ĉe Aligatorfarmo St Augustine, St. Augustine, Florido, Usono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Gyps
Specio: G. coprotheres
Gyps coprotheres
(Forster, 1798)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La sudafrika gipo (Gyps coprotheres), konata ankaŭ kiel Kablanda vulturo, estas granda taga rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn kiel milvoj, agloj, cirkuoj kaj akcipitroj, el kiuj gipoj estas sufiĉe malsimilaj, sed ne tiom disde aliaj similaj rabobirdoj, nome malnovmondaj vulturoj.

Ĝi estas endemia de suda Afriko, kaj troviĝas ĉefe en Sudafriko, Lesoto, Bocvano kaj en kelkaj partoj de norda Namibio.

Dorso
Ovo de Gyps coprotheres

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu vulturo estas malhelbruna escepte pro palaj flugilkovriloj. Plenkreskulo estas pli pala ol junulo, kaj ties subflugilaj kovriloj povas ŝajni preskaŭ blankaj je distanco. La averaĝa longo estas ĉirkaŭ 96 – 115 cm kun enverguro de 2.26 – 2.6 m kaj korpopezo de 7 – 11 kg.[1][2]

Ili estas averaĝe la plej granda rabobirdoj de Afriko, kvankam ili estas subuloj al la povega Orelvulturo.

La du elstaraj nudaj haŭtaĵoj baze de la kolo troviĝas ankaŭ ĉe la Afrika vulturo, kaj oni supozas, ke temas pri temperaturaj sentiloj kaj uzataj por detekti la eston de termikoj necesaj por ekflugo.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ili nestumas en klifoj kaj la ino demetas unu ovon jare.

Tiu specio estis listata fare de la IUCN kiel "Vundebla", kies ĉefaj problemoj estas venenado, ĝenado ĉe la reproduktaj kolonioj kaj kolizio kun elektraj linioj. La nuna populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 8,000.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Raptors of the World de Ferguson-Lees, Christie, Franklin, Mead & Burton. Houghton Mifflin (2001), ISBN 0-618-12762-3
  2. vulture facts- Arkive.org (2011).
Fontoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]