Superhomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La koncepto pri superhomo (litera traduko el la germana Übermensch), estis enkondukita far la filozofo Friedrich Wilhelm Nietzsche kiel figuro de homo kiu iras trans sin mem en la nova epoko signomarkita de neniismo aktiva. Laŭ Nietzsche, fakte, neniismo pasiva kiu postsekvas la persvadiĝon pri la neekzisto de iu ajn celo de la vivo, povas esti superita nur per kresko de sinkompreno de la homa spirito, kiu malfermas la pordojn al la nova epoko. Tia nova epoko estas anoncita en la verko “Tiel parolis Zaratuŝtro”: laŭ ĝi la homo estos liberigita el ĉenoj, liberigite el falsaj valoroj sugestitaj far spirito apolona kaj far la filozofio de Sokrato kaj far kompatemismo de kristanismo.

Pluaj klarigoj pri la koncepto de superhomo[redakti | redakti fonton]

Superhomo (aŭ tranŝomo) forlasas la hipokritaĵojn de moralistoj kaj firmas sin mem, metante antaŭ la onia moralo siajn valorojn. Li realigas la revenon al la mondo de la dioniza pensmaniero, gvidata de la pasioj.

Nietzsche konviktas pri unusola vivo: tiu tera, ligita al la fizika korpo; la homo estas tiam nur korpo kaj, do, devas sin forlasi al la fluo de la inklinoj, rompante la vualon de Maya (elpensitan de Arthur Schopenhauer en sia “La mondo kiel volo kaj reprezento”), aŭ la Volon kiu subpremas la individuon.

La aspiro de superhomo ne loĝas-agadas en mondo malfermita al la mondo transcenda, sed celas al tera feliĉo. Li estas rigardata kiel la pinto plej alta de la evoluo, kaj ekzercas la rajton al li konceditan far la forto kaj supereco sur la aliaj. Tia rajto al li senvualiĝas ankaŭ kiel devo oponi al hipokritecon de la amsso kaj aktivas eĉ kontraŭ la tradicia etiko de la devo.

Superhomo oponas al “Vi devas” kristana kaj kantia la superhoma “Mi volas!”.

En la koncepto de superhomo estas esenca la “volo de potenco”, jam konstatita kiel movimpulso de la homa historio. Ĝi konstantas en la kreiĝo de la naturo kaj en la sociaj strukturoj, kaj allogas al superado de si mem.

En tia superhono, laŭ diversaj interpretistoj, ne estas postulata aŭ instigata iu ajn perspektivo de perforto aŭ spirito de superego. Nietzsche ne imagindas kiel antaŭveninto de Adolf Hitler, ĉar en karakteriza kvadro de la superhomo ne estas elvokata la karisma ĉefo, sed religia profeto kiel Zaratuŝtro. Malgraŭ ke ĝi estas modelo tute senmorala, li povas esti identigita nek kiel celebrado de germananismo nek kiel estetika modelo de Gabriele d'Annunzio.

La termino “superhomo” devenas de la komenca traduko de la voĉo Übermensch, tamen, hodiaŭa traduko pli adhera al la senco, laŭ interpretistoj kiel Gianni Vattimo, devus esti “transhomo”, kaj vere, eble, tiel estus pliefike esprimita la idealo de Nietzsche [1]. Sed la jam uzo vinkas.

Ekzistas iuj disvastigitaj konceptoj, sed opiniataj nekorektaj, pri tiu figuro de homo: aparte ke ĝi enkondukas al la idealo de raso pura de naziismo, aŭ ke ĝi estus io simila la superherooj de la Bildliteraturo

Superhomismo, aŭ la perspektivo de homaj tipuloj superaj, ne estis absoluta novaĵo enkondukita de Nietzsche. Se ekzempli, jam aŭtoro, preferata de Nietzsche, Ralph Waldo Emerson inspiriĝinta el la “kulto de la Herooj” de Thomas Carlyle, parolis pri varia serio de homaj figuroj elpensitaj kiel “grandaj homoj”, la “reprezentaj”, la “Poeto”, la “Pensulo”, la “duondio” sed ankaŭ sed ankaŭ pri la homo de potenco kaj de la vivdona superabundo... aŭ plus man (plia homo) laŭ la preferat aŭtora esprimo. Eble, diras tiufakaj esploristoj, la nietzschia übermensch estis printita de tie. Tiu koncepto pri superhomeco jam draŝiĝis kaj dreŝiĝis dum la 17a kaj 18a jarcentoj tra romantikismo aludante neeblan idealon kaj evidentigante la limojn de la homa ekzistado. Vidu Johann Gottfried Herder, George Byron en Manfred, Giacomo Leopardi en Zibaldone kie tiu homo estas elvokita malespere aŭ ironie. Tiu figuro travidiĝas en Faust de Goethe.

En la verko “Tiel parolis Zaratuŝtro” Nietzsche eksplikas la tri pasaĵojn kiujn la homa estulo devas trapasi por igi superhoma:

  • Posedi konstruan Volon, kapablan meti en pridiskostaton la jam establitaj idealoj;
  • Superi la neniismon pasivan per la tragika ĝojo kaj la reakiro de la volo de potenco;
  • Celadi kaj senlase antaŭenigi la procedon de readokaj rekreado de la valoroj adherante al la nova kaj mahumana moralo de la "amor fati" (amo al la destino), kiu trajtigas amon ĝojan kaj sandonan por la eterneco en ĉiuj ties aspektoj teruraj, kaosaj kaj problemaj.

Kritiko al superhomismo[redakti | redakti fonton]

Se la elpensaĵo de Nietzsche trafis, ĉe komentistoj, malsamajn interpretojn, trafis ankaŭ en multaj kritikoj kaj rifuzoj. Kaj kritikoj venis el multaj flankoj, precipe ili plonĝis el kristanismo. Laŭ tiu lasta la superhomo, por pluuzis la saman terminon, estas la homo kiu engaĝiĝas pro ami kaj helpi la homaron kaj ĝin levi al ĉiam pli bona stato. Kristano tion faras, aŭ povas fari, motivite al la kredo ke ĉiu homo estas kreita laŭbilde Dio, destinita al trascenda kunvivado kun Dio. Kaj tio estas akireblas per la obeo al natura morala leĝo kaj per la imito d la modelo Jesuo Kristo, kiu neniam ĉesis bonfari, eĉ kiam la homoj lin krucumigis.

Ĝuste en kristanismo Nietzsche vidas la koncepton kaj moralon superendan ĉar tiaĵoj inklinas al la kompatemo kaj helpemo al ne kapablulara ekserci la modelon de superhomeco. La hipokritaĵoj riproĉitaj de Nietzsche trovas kunlaborantojn en kristanismo kiam vere temas pri hipokritecoj!

Fine sed plej grave la teorio pri superhomo kontraŭas la veran metafizikan strukturon de la homo kies strukturo estas eminente socia, ne nur individua.


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. M. De Bartolomeo, V Magni, I sentieri della ragione. Filosofie Contemporanee, Atlas, 2006.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Natura morala leĝo

Konscienco

Bono kaj malbono

Teorio pri la granda homo

Fatalismo

Neniismo

Eterna reveno


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Franclingva

Germanlingva

  • Rüdiger Safranski (2000). Nietzsche. Biographie seines Denkens. München/Wien: Carl Hanser, 267ff. ISBN 3-446-19938-1.
  • Wilfried Huchzermeyer: Der Übermensch bei Friedrich Nietzsche und Sri Aurobindo. Hinder + Deelmann, Gladenbach 1986, ISBN 3-87348-123-5.
  • Pierre Kynast: Friedrich Nietzsches Übermensch. Eine philosophische Einlassung. Projekte Verlag 188, Halle (Saale) 2006, ISBN 3-86634-158-X.

Esperantalingva

  • ...


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]