Sveti Martin na Muri

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sveti Martin na Muri, (hungare Muraszentmárton) estas vilaĝo kaj samtempe centro de municipo en Kroatio, en distrikto Međimurje. Ankoraŭ 12 vilaĝoj apartenas al la municipo. Inter 1965-1991 la oficiala nomo estis Martin na Muri (=sen Sankta).

Situo

La komunumo situas sur mildaj deklivoj, laŭ dekstra bordo de Muro (rivero), laŭ traira flankovojo. Tiu vilaĝo estas la plej norda en Kroatio, krome limotrapasejo al Slovenio.

Historio

La unua mencio devenis el 1334 en formo Sancti Martini. En 1900 loĝis en la komunumo 324 da homoj (282 kroatoj, 32 hungaroj, 10 germanoj). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Čakovec, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon el Hungario kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Kroatio.

Vidindaĵo